MONATO

Turismo

NEPALO

Nepalo tra eŭropaj okuloj

Ni estis ses eŭropaj esperantistoj, kiuj partoprenis ĉi-jare la kvinan Internacian Himalajan Esperanto-Renkontiĝon en Nepalo. Kaj mi estis la unusola, kiu vizitis tiun mirindan landon azian sen ajna antaŭsperto. Tial ĉio vidita tie por mi estis nova kaj surpriza.

Preĝejoj kaj sanktejoj estas en tiu azia lando, male al la eŭropaj, ĉiam plenaj je vivo. Ili estas konstante vizitataj de homoj, kiuj alportas oferaĵojn, meditas, preĝas aŭ nur preterpasas tuŝante dian statuon aŭ sonorilon. Por la nepalanoj la religio estas parto de la ĉiutaga vivo: etaj sanktejoj estas en ĉiu strato kaj vilaĝo. Oni vivas en intima kontakto kun sia religio. La tri ĉefaj dioj Bramo, Ŝivao kaj Viŝnuo havas milojn da formoj kaj nomoj. La nepalanoj havas ankaŭ vivantan diinon Fumari, kiu estas elektata en aĝo de kvar-kvin jaroj. Ŝi vivas ĝis la fino de sia infana aĝo en propra palaco, adorata de la popolo kaj eĉ de la reĝo mem.

Religio

Kvankam la ĉefreligio estas hinduismo, la budhistoj estas pacame tolerataj kaj respektataj. Krom multaj majestaj hinduismaj preĝejoj en la tri historiaj ĉefurboj Katmando, Baktapuro kaj Patano, ni vizitis ankaŭ la plej grandan budhisman sanktejon en Budanato. Ties grandegaj bluaj okuloj, pentritaj sur la kvar anguloj de ora turo, super blanka kupolo, observas la urbon, kie preskaŭ dudek mil tibetanoj trovis sian novan hejmon.

Virinoj

Dum preskaŭ ĉiuj viroj portas „eŭropecajn” vestaĵojn, la nepalaninoj vestiĝas tradicie. En helkoloraj sarioj fajnaj, kun prefero por ruĝa kaj flava, kun kolĉenoj kaj brakornamaĵoj, ili aspektas kiel buntaj papilioj en la homplenaj urbostratoj, dum ili portas pezajn aĉetaĵojn, lavas vestaĵojn ĉe grandaj kvadrataj putoj, prizorgas infanojn, vendas legomojn, balaas antaŭ la domoj. La montaraninoj portas buntajn jupojn envolvitajn, flordesegnajn bluzojn, rafinite volvitajn kaptukojn kaj molajn ŝuetojn, en kiuj ili lerte paŝas sur krutaj ŝtonvojoj. Ni vidis virinojn plugi terasitajn kampojn, rompi ŝtonojn per martelo, kunporti surdorse varojn, plantojn kaj brullignon en grandegaj korboj, paŝti bovojn, sarki legomojn, purigi, kuiri, triki, kudri, vendadi, sed ankaŭ kanti kaj tambureti. Kaj ĉion ĉi oni faras kun serena kaj afabla vizaĝo, dolĉigita per rideto, se la preterpasantoj salutas ilin. Cetere, ni neniam spertis koleran vizaĝon en Nepalo, travivinte ankaŭ Holi – la feston de la koloroj, dum kiu precipe gejunuloj ĝoje farbas ĉiun kaj ĉion surstrate renkontatan.

Bovinoj kaj hundoj

havas tute senĝenan vivon en Nepalo. Ili promenas tra la stratoj, ripozas surtrotuare kaj manĝas ĉion eblan. La hundoj dumtage trankvile dormetas kaj nur nokte aŭdiĝas ilia hurlado. Pro iu superstiĉo la nepalanoj ne ŝatas katojn; male la ratoj, sanktaj bestoj de dio Ganeŝo, fojfoje esploreme montras siajn muzeletojn. Ankaŭ scivolaj simioj observis nin en la proksimeco de sanktejoj. La vivo de bestoj ekster la urbo tamen estas pli malfacila: bovoj helpas plugi kampojn, ĉevaletoj kaj muloj portadas pezajn sakojn, kaproj kaj ŝafoj pene serĉas manĝaĵon en deklivaj boskoj.

Montoj

estas imponaj, grandaj, fabelaj, majestaj ... kaj sanktaj. Oni preskaŭ hontas lezi per dikaj turismaj botoj la vojetojn tra ekflorantaj arbaroj rododendraj, kie odoras rozkoloraj dafnofloroj, kreskas magnolioj, grandaj laŭroj kaj filikoj. Super ili ŝvebas papilioj, el kiuj kelkaj grandas kiel homa manplato. Kaj en la horizonto blankas pintoj kun misteraj nomoj: Dhaulagiri, Annapurna, Himchuli, Manaslu, Machapuchre. En la mallumo je la kvina matene ni surgrimpis la monteton Pun Hill por ekvidi la ĉirkaŭajn montojn gigantajn en la matena ĉielruĝo. Neforgesebla travivaĵo!

Manĝaĵoj

estas senescepte bongustaj, preparataj freŝe rekte antaŭ viaj okuloj. La nacia manĝaĵo daal bhaat, kiu estas akceptata dufoje tage, konsistas el granda porcio da rizo (kiu al averaĝa eŭropano verŝajne sufiĉus por du tagoj), milda lentsupo kaj multaj diversaj legomoj, kelkfoje ankaŭ kokoviando kun saŭco. La nepalanoj miksas ĉion lerte kaj fulmrapide, kaj manĝas per manoj, volonte akceptante duan porcion, dum la eŭropanoj plu esploras la plaĉan guston de ekzotikaj spicaĵoj. Freŝbakita tibeta pano estas dolĉeta patkuko, nomata momo, kiu aspektas kiel granda raviolo. Nekredeble bongustas ankaŭ teo kun zingibro aŭ pipro. Sekreta rekomendo por bavaroj: la bieron oni vendas en 0,65-litraj boteloj!

Nepalaj esperantistoj

estas, laŭ mia vidpunkto, herooj. Ili havas nek lernolibrojn, nek vortarojn de Esperanto en sia nacia lingvo, tamen ili volonte kaj diligente uzas anglalingvajn lernilojn. Nepalanoj malfacile ricevas vizon por veturi eksterlanden. Tial ili ĝojas pri ĉiu esperantisto, kun kiu ili povas praktiki la lingvon. Ili ne povas elspezi multon (ĉar sumo egala al kvardek eŭroj estas bona monata salajro), tamen ili pretigas donacetojn por siaj gastoj, estas modestaj, amikaj kaj atentemaj. Ekzemple, kiu eŭropano pasigus ses horojn en flughaveno, atendante la malfruiĝintan aviadilon kun tri eksterlandaj gastoj? Kiu pacience akompanus unuopajn eksterlandanojn al diversaj oficejoj, bankoj, vendejoj, bibliotekoj kaj vidindaĵoj por kontentigi ties individuajn dezirojn? La nepalanoj zorgis pri ni kiel pri propraj familianoj. Nepran dankon meritas sinjoroj Narendra Raj Bhattarai kaj Posh Raj Subedi, ambaŭ ŝercemaj kaj ĉiam helpopretaj.

Resume, la vizito de Nepalo riĉigis mian (ne nur esperantistan) vivon. Miajn simpatiojn gajnis ankaŭ aliaj partoprenantoj, kiuj kunboatis sur la rivero Triŝuli kaj kunvagadis en la regiono de Annapurna: hungara paro ĉien kunportadis siajn filmkameraojn; tri nepalaninoj el Katmando en urbaj vestaĵoj kaj molaj ŝuetoj kuraĝe grimpis en la montaro; ĉarma japana sinjorino mirinde ordigis ĉiujn siajn vestaĵojn en eta dorsosako, ŝiaj viglaj samlandanoj interesiĝis pri plantoj kaj birdoj; juna francino brilis dum marĉandado; unu el la nepalaj studentoj ĉiupaŝe kunportis sian lernolibron. Al la salutoj de renkontataj turistoj ni respondadis en Esperanto, kaj ni ĝojis, se ili haltis kaj demandis kiun lingvon ni parolas.

Cetere, venontjare okazos Azia Kongreso de Esperanto en Nepalo. La Internaciaj Himalajaj Renkontiĝoj certe daŭrigos sian tradicion. Pri ĉiuj ĉi aranĝoj volonte informas: Nepala Esperanto-Asocio, GPO Box 10518 Kathmandu, Nepalo, sosierra@wlink.com.np

Vera BARANDOVSKÁ-FRANK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004