MONATO

Leteroj

Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko

En MONATO 2004/6, p. 24, Carlo Minnaja afable recenzas mian verketon „Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo” (de kiu jam aperis tradukoj en la angla, germana, ĉina kaj ĉeĥa). I.a. li skribas, ke mi „... jam dekomence deklaras la limojn de ambaŭ kampoj; ... kvankam la kompreno de ‚interlingvistiko’ kiel nura ‚optimumigo de la internacia lingva komunikado’ forsegas grandan historian parton de la fako mem kaj ne kongruas kun la kutima signifo de la vorto trovebla en nacilingvaj vortaroj. El tiu limiganta difino li konkludas, ke la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj pri uzado de etna lingvo kiel internacia.”

Tiuj rimarkoj estas tute pravaj. Verŝajne mi esprimis min iom miskompreneble: Fakte mi konscie por la celo de la verketo limigis la fakon: Mi fakte rigardas la objekton de interlingvistiko multe pli larĝe. Al ĝi laŭ mi ja apartenas la internacia lingva komunikado kun ĉiuj siaj aspektoj. Tio inkludas etnolingvojn kaj planlingvojn kiel ilojn de internacia komunikado. La celo estas serĉi/esplori vojon al optimumigo. La hipotezo estas, ke al la optimumigo de lingva komunikado plej bone servas planlingvo(j). Mia larĝa koncepto aplikiĝas en la germana scienca Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V., GIL, www.interlinguistik-gil.de), kiun mi gvidas ekde 1991. En ĝiaj konferencoj (kaj la aperintaj aktoj) ne malofte estis traktataj lingvopolitikaj temoj. Aliflanke mi mem kompreneble ne kapablas prilabori interlingvistikon laŭ mia propra larĝa koncepto (do inkludi ekz. la anglan, francan, rusan ktp. kiel internaciaj interkompreniloj ktp.) kaj koncentris min ĉefe al planlingvoj, tamen ĉiam klopodante vidi la lingvopolitikajn kadrojn, la rolon de la angla kaj de aliaj lingvoj ktp. Tiu koncepto laŭ mi pruviĝis taŭga por entute altiri la intereson de lingvistoj. „Nur” planlingvoj ilin ne tro interesas.

Alia afero estas, kion oni trovas en vortaroj, enciklopedioj ktp. La artikolojn tie ne ĉiam verkis fakuloj pri interlingvistiko. Fakte en iu studo (aperinta en Domaine de la recherche en linguistique appliquée, redaktita de Tazio Carlevaro, 1998) mi prezentis tutan tipologion de konceptoj, pri tio kion oni komprenas (povas kompreni) pri la objekto de interlingvistiko. Se temas pri la bibliografio: Jes, aperas multe pli pri interlingvistiko ekster la angla, aparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana, rusa ktp. Sin nur limigi al anglaj fontoj signifas ne sekvi la fakan literaturon. Por helpi teni la internacian superrigardon pri la faka literaturo ekde 1992 mi redaktas la Informilon por Interlingvistoj, de kiu aperis preskaŭ 50 kajeroj. Ĝi mendeblas ĉe UEA.

Detlev BLANKE
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004