MONATO

Politiko

IRLANDO

Kontraŭ Bush, ne kontraŭ Usono

Senprecedentajn rimedojn uzis la irlanda registaro, kiam la usona prezidanto Bush vizitis Irlandon kaj ĉeestis kunvenon de la estroj de Eŭropa Unio (EU). La kunveno en junio koincidis kun la fino de la ĉi-jara irlanda prezidanteco de EU.

Miris kaj konsterniĝis la publiko, kiam, por protekti la usonan prezidanton, deĵoris ĉe la flughaveno Shannon [ŝanon] kaj ĉe la kastelo Dromoland – la kunvenejo – krom sekurecaj agentoj 4000 irlandaj policanoj kaj 2000 soldatoj. Patrolis helikopteroj kaj mararmeaj ŝipoj kaj longega vico da tankoj, kiuj donis al la trankvila irlanda kamparo aspekton de teritorio en plena milito-stato. Defendis la kastelon provizora ŝtalmuro tri metrojn alta, kiu tute elbaris la publikon.

Miloj da ordinaraj homoj kaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj manifestaciis en Shannon, apud Dromoland kaj en multaj irlandaj urboj kontraŭ la vizito de Bush, la milito en Irako, la torturo de malliberuloj tie kaj en Guantánamo, Kubo, kaj kontraŭ la uzo de la flughaveno Shannon fare de usonaj militaviadiloj.

La irlanda registaro faris ĉion eblan por malinstigi kaj malhelpi la manifestaciojn, sed nur parte sukcesis. Memevidente ne ĉiuj irlandanoj kontraŭis la viziton de Bush. Tamen la plimulto maltrankviliĝas pri usona eksterlanda politiko. Multaj usonaj civitanoj, loĝantaj en Irlando, partoprenis la kontraŭprezidantajn protestojn, atentigante, ke kontraŭ Bush kaj ne kontraŭ Usono ili manifestacias. Irlandanoj estas kutime rigardataj kiel unu el la plej usonamikaj popoloj en la mondo.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004