MONATO

Libroj

Nova vortarego en Estonio

Dum telefona interparolo kun mia amiko Valev Kruusalu mi eksciis, ke en majo 2004 aperis en Tallinn 810-paĝa vortarego esperanta-estona. Oni ne bezonis multajn klarigajn vortojn koncerne ĉi tiun presfreŝan eldonaĵon – preskaŭ tuj mi decidis havigi ĝin al mi. Post unu semajno estis jam eble palpi kaj foliumi la verkon hejme en Turku. Kun plezuro mi konstatis, ke ĝi estas fortike bindita kaj belaspekta kreaĵo. Sur la kovrilo legeblas Esperanto-Eesti Sonaraamat kaj la nomo de la aŭtoro Raimund Haabvere. La popoloj sur norda kaj suda bordoj de Finna Golfo estas parencaj kaj ĝuste pro tio la enhavo de tiu ĉi lingva gvidilo estas aparte interesa el vidpunkto de finnoj.

Tute hazarde mi komencis pricerbumi la radikon „dank'”, al kiu ligiĝas entute 30 esprimoj. Feliĉaj povas esti la estonaj komencantoj. Jen ili havas fortan subtenon dum studado. Ekzemple, la konata en Parizo 1911 eldonita vortaro de Kabe havas nur 5 erojn sub la sama kapvorto. Setälä en Finnlando 1919 donas nur la radikon – do unu klarigan eron. J.C. Wells 1968 en Britio havas kvar erojn, la nova PIV en la jaro 2002 listigas 10 difinajn erojn. Novulo ĉiam helpemon sopiras. Raimund Haabvere (1909-1989) etendas sian manon kaj servos al estonaj komencantoj kaj progresintoj. Lia verko estas inda vojmontrilo kaj fonto por ĉerpi taŭgan materialon en la ĉiutaga lingva praktikado.

La enpaĝigo estas farita plaĉe sur du kolumnoj. Nigre presitaj gvidlinioj helpas en serĉado de vortoj, kiujn oni facile trovas. La teksto mesaĝas pri zorgeme kaj diligente plenumita laboro. Por eksterlandanoj iuj esencaj informoj pri la estona lingvo kaj pri ĝia fonetiko en la lingvo Esperanto estus estintaj utilaj, sed mi scias, ke ĉio ja estis verkita por estonoj. Tamen konata eldiro konstatas, ke oni povas kelkfoje kapti du muŝojn per unu frapeto.

Dum tristaj, pluvaj tagoj mi havis tempon ene ludi kun du estonaj vortaroj. Temas pri verkoj de Jaan Ojalo (Eesti-Esperanto Sonaraamat 1999) kaj de Raimund Haabvere. Ili ja formas nedisigeblan paron. Amuze estas trovi tiajn vortojn, kiuj aspektas al finnoj arkaikaj – kvazaŭ poeziaj kaj tiele iel tre belaj. „Utero” ŝajnas al mi latindevena fakvorto, sed estone ĝi estas „emakas” – do estas aludo al patrino („ema”). Svede oni esprimas la koncepton pli ol bele – „livmoder” (patrino de vivo), sed la finna adekvata vorto „kohtu” neniel plaĉas al okuloj, nek al oreloj, laŭ mia opinio. Sendube, ankaŭ finnoj, kiuj interesiĝas pri la estona lingvo, trovos grandan utilon en la luksa kaj freŝa produkto de Haabvere. Necesas kaj decas rekomendi ĝin varme kaj tutkore.

En la postparolo oni donas interesajn informojn pri ekestaj fazoj dum la preparado de la libro. Raimund Haabvere siatempe aktivis en la urbo Tartu, kie li gvidis kursojn kaj estis prezidanto de la loka klubo 1957-1979. Lia manuskripto estis preta jam antaŭ tridek jaroj. Tial ĉiuj facile komprenas, ke mankas, ekzemple, la vortoj „fakso” kaj „samizdato”, kiujn listigas kaj klarigas PIV 2002. Tio ja ne fariĝas problemeto, ĉar supozeble esperantistoj utiligas plurajn vortarojn. Estis interese legi pri malfacilaĵoj, kiujn frontis la redakcia komisiono.

Kiu scias la notitajn malagrablajn faktojn, tiu vere profunde admiras kaj gratulas la agadon. Menciindas, ke subtenis la eldonadon finance la ministrejo pri kulturo de Estona Respubliko. Lingve kontribuis kaj helpis instituto de estona lingvo. Evidentiĝas, ke Lembe Laanest havis ŝlosilan pozicion kunlaboran, ĉar la aŭtoro ne estis preta akcepti kiun ajn por redakta laboro. Temis dum multaj jaroj pri vera luktado, kiu ne ĉiam estis facila. Nun oni tamen finfine sukcesis kaj atingis la celon. Realiĝis la eldiro de Raimund Haabvere: „Mia vortaro aperos post mia morto”. Laikan kaj nefakulan, sed sincere humilan gratulon subskribas Jorma Ahomäki el Finnlando.

Jorma AHOMÄKI
Raimund Haabvere: Esperanta-estona vortaro. Eld. Esperanto-Asocio de Estonio, Tallinn, 2004. 810 paĝoj bind. ISBN 9985-9130-6-X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004