MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Vokita, foririnta

Nova fenomeno en Bruselo: membroj de la Eŭropa Komisiono forlasis siajn bone salajratajn postenojn kaj reiris hejmen. Ĉio komenciĝis, kiam la greka komisionanino Anna Diamantopulu, respondeca pri sociaj aferoj kaj dungado, en februaro demisiis por estri la socialistan liston dum la greka balotado en marto. Movo, kiu politike ne indis: ŝia partio malvenkis en la balotado. Sekve ŝia posteulo ĉe la komisiono estas konservativulo.

Simile, sed dotita de pli prestiĝa posteno, Pedro Solbes, hispana komisionano pri ekonomio kaj valutaj aferoj, forlasis Bruselon por transpreni novan postenon kiel hispana ministro pri financo. La kondiĉon – gajni la naciajn elektojn – lia socialdemokrata partio plenumis marte. Samtempe suden foriris alia komisiona pezulo, la franco Michel Barnier [miŝél barnjé], respondeca pri regiona politiko: franca ŝtatprezidanto Jacques Chirac [ĵak ŝirák] lin nepre volis kiel novan ministron pri eksterlandaj aferoj. Vokita, foririnta.

La lasta, kiu foriris, estas la finno Erkki Liikanen [líikanen], nomita prezidanto de la nacia finna banko. Ĝis nun li okupiĝis en la komisiono pri industrio kaj informsocio kaj membris en la organo ekde 1995.

Prefere poziciiĝi

Supozeble Liikanen ne estos la lasta, kiu favore al bona nacia posteno forlasos Bruselon. Konfrontite kun baldaŭa fino de la mandatperiodo, ĉiu devas nun provi prefere poziciiĝi. Pro tio oni supozas, ke pluraj komisionanoj post la eŭropaj balotoj en junio forlasos la komisionon.

Eĉ pri la estro de la komisiono jam de monatoj cirkulas onidiroj, ke li ne restos ĝis la fino de la mandatperiodo. Siaflanke Romano Prodi certigas, ke li restos ĝis la fino. Tamen li jam nun aktive aŭdigas sian voĉon en la itala politiko – por multaj, kaj ĉefe por tiuj, kiuj subtenas la italan ĉefministron Silvio Berlusconi [silvjo berluskoni], Prodi tro enmiksiĝas en nacian politikon rigarde al la neŭtrala pozicio, kiun komisionano ludu. Estas jam decidite, ke Prodi post sia rea transalpiĝo fariĝos estro de la opozicia maldekstra bloko.

EU-konstitucio

Tia amasa demisio ne fortigas la rolon de la komisiono. La turbulaĵoj okazas en grava periodo, kiam nepras sukcese trakti novan sesjaran EU-buĝeton ekde 2007, la aliĝpeton de Turkio al EU, la EU-konstitucion kaj la sekvojn de la plivastigo.

Aldone al la ĝenerala ne-restemo de komisionanoj, la 1an de majo dek novaj komisionanoj el la novaj membroŝtatoj eksidis ĉirkaŭ la komisiona tablo en Bruselo. Ili ne havos proprajn respondecojn sed akompanos jamajn komisionanojn por eklerni la sistemon. La nova komisiono ekoficos la 1an de novembro.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004