MONATO

Libroj

Leĝoj landon prosperigas

Sur la kajo de la marhaveno Lerwick [leruik], ĉefurbo de la ŝetlandaj insuloj, staras granda ŝildo, kiu bonvenigas ŝipojn al tiu antaŭe skandinava arkipelago. Sur la ŝildo bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun devizo en la antikva normana lingvo Með lögum skal land byggja (Leĝoj landon prosperigas). Broŝuro de la ŝetlanda konsilantara informejo klarigas, ke tiu devizo estas citaĵo el la Sagao de Njal, la plej grava verko de la antikva literaturo de Islando. Kvankam hodiaŭ la ŝetlanda insularo estas politike parto de Skotlando, la loĝantaro ankoraŭ fieras pri sia skandinava deveno kaj pri la fakto, ke la nordaj insuloj (Ŝetlando kaj Orkadoj) estas plurfoje menciitaj en la sagaoj.

Ne nur por tiuj nordinsulanoj estas interesaj la islandaj sagaoj. Ili intime rilatas al la historio, kulturo, etnografio kaj popola tradicio de la tuta nord-okcidenta Eŭropo, kaj precipe al la aliaj insulaj landoj: Irlando, Skotlando kaj Kimrio, kiuj ĉiu estas parto de la vasta scenejo, sur kiuj estas ludataj la dramoj de la sagaoj. Fakte, dum jarcentoj estis interplektitaj la historio de la skandinavaj kaj keltaj popoloj. Tiel, la Sagao de Njal, rakonto, kiu komenciĝas en Islando ĉirkaŭ la jaro 940 de la aktuala epoko, finiĝas en Clontarf [klontarf], kvartalo de Dublino, kie la armeo de Brian Ború, reĝo de Munstero, pirre venkis tiun de la skandinavaj loĝantoj de Dublino kaj Lenstero.

Por tiuj, kiuj ne komprenas la islandan, la kvalito de la traduko estas certigita per la fakto, ke ĉi tiu versio estis farita de Baldur Ragnarsson, akademiano kaj konata poeto-verkisto, verkanta kaj en la islanda kaj en Esperanto. La rezulto de lia laboro estas ne nur kompetenta, sed vere elstara, prezentanta gravegan kontribuaĵon al la kreskanta nombro da esperantigitaj juveloj de la monda literaturo.

La Sagao de Njal estas prave rigardata kiel la plej granda kaj artisma el la islandaj sagaoj. Laŭ internacia enketo inter eminentaj verkistoj en la jaro 2002, ĝi estis elektita kiel „unu el la cent plej bonaj verkoj de la monda literaturo.”

Por tiuj, kiuj ne konas ĉi tiun literaturan ĝenron, oni eble devas klarigi, ke temas pri longa proza rakonto, parte historia, parte legenda, verkita en Islando de anonima aŭtoro, proksimume ekde 1200 ĝis la komenco de la 14a jarcento. La tempo de la rakontoj, tamen, ampleksas la periodon de la mezo de la 9a ĝis la komenco de la 10a jarcento.

Malgraŭ la granda tempa distanco, kiu apartigas nin de tiuj foraj jarcentoj kaj la malsameco inter la medio kaj la etoso de la antikva islanda socio kaj la hodiaŭa mondo, ĉi tiu sagao impresas preskaŭ kiel moderna romano, pro siaj rimarkindaj kvalitoj de streĉiteco, klareco kaj koncizeco. Ne estas surprize, do, ke Jorge Luis Borges, unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en la hispana lingvo, kaj sendube la plej konciza stilisto de tiu kutime vortebria idiomo, estis forte inspirita de la islanda literaturo.

Kompare kun la moderna romano, la Sagao de Njal postulas de la leganto iom pli da atento kaj memorkapablo, ĉar la nombro de personoj kaj loknomoj, kiuj figuras en la rakonto, estas grandega, kaj la intrigo estas aparte kompleksa. Feliĉe, la tradukinto multe helpas nin per utilega antaŭparolo, en kiu li klarigas la socian fonon de la sagaoj, la labirintan leĝsistemon, la monon (grave por kompreni la punojn kaj rekompencojn) kaj la strukturon kaj stilon de la ĝenro. Plie, li provizas nin per mallonga superrigardo de la Sagao de Njal kaj per noto pri la islandaj nomoj. En la apendico fine de la libro troviĝas kronologio de la eventoj en la rakonto, kaj listo de personaj nomoj (nemalhavebla por sekvi la intrigon).

Estis jam menciite, ke la mondo, prezentata al ni en ĉi tiu sagao, estas tute malsama al la nia. Ĝi komenciĝas en la tempo antaŭ la enkonduko de la kristanismo en Islando: periodo de konstantaj bataloj kaj sanga intervenĝado inter unuopuloj kaj familioj. Malofte tiaj okazaĵoj estas rigardataj kiel katastrofaj aŭ tragikaj. Junaj skandinavaj batalantoj bonvenigis heroan morton en batalo, kio certigis eniron en la festensalonegojn de Valhalo. Plie, la leĝaro pri procesoj kaj punoj iom similis la ĝentlemanajn regulojn por ludi anglan kriketon. En la rakonto, mortigantoj kutime informas la familianojn de la mortinto pri la okazaĵo, kaj demandas kian rekompencon ili postulas. En kazo de iu disputo, oni aranĝas proceson en la Althing, t.e. la nacia asembleo, aŭ en la tiel nomataj kvaronaj kortumoj. En la Sagao de Njal estas detale priskribita tiu komplikega sistemo. Kvankam tiu priskribo eble iom tedos kelkajn legantojn, aliaj verŝajne interesiĝos pro la okazo, kiun ĝi donas por fari komparon inter la moderna juro kaj tiu frua leĝaro.

La centra persono de la Sagao estas Njal Thorgeirsson, viro grandanima kaj saĝa, respektata kiel spertulo pri la leĝoj kaj paciganto en okazoj de disputo. Al li estas atribuita la aserto: „leĝoj landon prosperigas, neleĝoj pereigas”. La tuta rakonto rilatas al Njal, liaj familianoj, parencoj kaj amikoj. La tradukinto montras ke, simile al aliaj sagaoj, ĝia baza strukturo konsistas el enkonduko, konflikto, klimakso, venĝo, paciga interkonsento, kaj postvortoj, sed la Sagao de Njal estas pli komplika ol aliaj. La klimakso estas la perfida bruligo, en kiu estas mortigitaj Njal, lia edzino kaj aliaj el lia domanaro, sed la influo de Njal ne ĉesas post lia morto. La batalo de Clontarf fine de la sagao apenaŭ rekte rilatas al la resto de la rakonto, kvankam Helgi Njalsson, la plej juna filo de Njal, estis dumtempe kortegano de orkada jarlo, kiu estis petita militi en Irlando kontraŭ reĝo Brian.

La kronologio de la sagao ne estas ĉiam fidinda. Laŭ la tradukinto, „la aŭtoro ne klopodis al logika historia datado, efektive la kronologio prefere estas adaptita al estetikaj postuloj”.

Kiel en aliaj antikvaj rakontoj de la ĝermanaj popoloj, la aŭtoro flegme kaj iom entuziasme priskribas la sangajn detalojn de bataloj kaj atakoj, en kiuj membroj kaj kapoj estas senkompate fortranĉitaj. Kuraĝaj batalantoj estas respektataj kaj laŭdataj, eĉ de siaj malamikoj. Ofte oni havas la impreson, ke batalado estas rigardata pli kiel sporto ol milito. La plej admirataj virtoj estas kuraĝo, malavareco, gastamo, honoro, saĝeco kaj respekto al la leĝaro. Laŭŝajne, eĉ la enkonduko de la kristanismo en la landon (menciita en la sagao) ne draste ŝanĝas la konduton aŭ karakteron de la islandanoj. Tiuj, kiuj akceptas la „novan” religion, iĝas kristanoj, ne pro ties moralo, etiko aŭ spirita etoso, sed pro la supozo, ke la dio de la kristanoj estas pli potenca ol la paganaj gedioj. En tiu kunteksto ne mankas humuro: ekzemple, la norvego, kiu venas por prediki la kristanismon, mortigas paganan atakanton frapante lin per sia krucifikso.

Tiuj, kiuj iom scias pri la kulturo kaj lingvoj keltaj, tuj rekonos kaj la similecon, kaj la malsimilecon inter la mondoj islanda kaj kelta. Preskaŭ ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato, ĉu tiu de mastroj al sklavoj, ĉu tiu de regantoj kaj korteganoj, ĉu tiu de edzoj kaj edzinoj. Kelkfoje ili rilatis kiel aliancanoj; alifoje kiel malamikoj. La gaela vortaro (precipe en Skotlando) inkludas ne malmulte da skandinavaj vortoj. Sufiĉe multe da islandaj personaj nomoj estas gaeldevenaj, ekzemple: Konal, Kiljan ktp. La nomo Njal mem estas de irlanda origino. Kvankam la islanda kaj la gaela estas tre malsamaj lingvoj (malgraŭ la menciitaj vortaraj pruntaĵoj), parolantoj de keltaj lingvoj sentos sin ĉehejme legante ĉi tiun version de la Sagao de Njal.

La stilo – kiu evidente estas fidela paŭsaĵo de la originala islanda lingvo – estas ankaŭ tre simila al la kelta: verbo komence de frazo, inversio de vortordo, simplaj frazoj sen subordigitaj propozicioj ktp. Malsimila al la frua gaela literaturo estas la evidenta manko de intereso pri la naturo, flaŭro kaj faŭno. Estas menciita nur unu arbospecio (la kverko) kaj du plantospecioj, nome stelario kaj elimo, la unua kiel brulaĵo, kaj la dua kiel furaĝo por la ĉevaloj. Tute mankas elemento de romantiko aŭ liriko. La versaĵoj cititaj en la teksto temas nur pri batalo kaj mortigo.

Estas tre malmultaj kritikeblaĵoj en ĉi tiu eldonaĵo: kelkaj ne gravaj komposteraroj kaj nur du pli gravaj, nome sima (simila, sama?) sur la paĝo 232 kaj la nekomprenebla frazfragmento .proklli tiom faris sur la paĝo 234, kie io mankas. Plie, mi havas dubojn pri la tradukista klarigo de kelkaj skotaj loknomoj, ekzemple: en Skotlando oni diras Pentland Firth, ne Firth of Pentland; kaj ne Fair Island sed Fair Isle (prononcata „Frajl” de la insulanoj). Alia loknomo: Coll, priskribita kiel insulo inter Kimrio kaj Irlando, estas fakte unu el la sudaj insuloj de la hebrida insularo, do en Skotlando.

Tamen, ĉiuj tiuj malperfektaĵoj estas bagatelaj kompare kun la majstra kvalito de ĉi tiu versio. La eldonaĵo estas beligita per koloraj ilustraĵoj kaj mapo de Islando. Entute, oni ne povas tro laŭdi la laboron de Baldur Ragnarsson kaj la iniciaton de FEL, kiu pliriĉigis nian esperantan literaturon per ĉi tiu verko. Ĉu la esperantistaro povas nun atendi de simile dediĉitaj tradukistoj esperantigon de aliaj gravaj specimenoj de la frua nord-eŭropa literaturo, ekzemple Mabinogi el la kimra, Táin el la irlanda, Beowulf el la anglosaksa, kaj de la Libro de la dekano de Lismore el la skotgaela? Elstaran ekzemplon donis al ni Baldur Ragnarsson konigante al ni, ne-islandanoj, gravan elementon de sia nacia literaturo. Espereble aliaj imitos lin!

Garbhan MACAOIDH
Sagao de Njal. Esperantigis Baldur Ragnarsson. Eld. FEL, Antverpeno, 2003. 355 paĝoj gluitaj. ISBN 90-77066-07-1.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004