MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Kiu prezidos la EU-Komisionon?

La jaro 2004 estas (denove) decida jaro por Eŭropa Unio: plilarĝigo, balotoj por la Eŭropa Parlamento kaj la EU-konstitucio rangas tute supre sur la tagordo. Preskaŭ same gravas ankaŭ la decido pri la nova Eŭropa Komisiono, kiu ekoficos novembre por sia kvinjara mandato.

La Eŭropa Komisiono praktikas kaj registarajn kaj administrajn funkciojn kaj faras la „ĉiutagan ekzekutivan laboron” de la Unio. La nova Komisiono estos entute 25-kapa – el ĉiu membroŝtato po unu komisionano. Pro la grava politika signifo de la organo ĝia prezidanteco estas aparte aspirata de ĉiuj membroŝtatoj.

Aktuale prezidas la italo Romano Prodi, kiu intertempe deklaris, ke li intencas reiri al la nacia itala politiko kiel opoziciestro. Ne estas tamen sekreto, ke neniu vere petis, ke Prodi restu, ĉar multaj estas seniluziigitaj de lia maniero estri la 20 000-kapan Komisionon.

Tikla brusela temo

La diskuto pri lia posteulo jam de monatoj estas unu el la tiklaj bruselaj temoj. La nova EU-traktato antaŭvidas, ke la estro de la Komisiono bezonas por sia nomumo ne plu unuaniman subtenon de la Eŭropa Konsilio, la organo de la ministroprezidantoj kaj ŝtatestroj, sed nur kvalifikitan plimulton en ĝi kaj plimulton en la Eŭropa Parlamento. Sekve neniu lando povas plu sole bojkoti kandidaton. Tio helpas forĝi koaliciojn kaj serĉon de kvalifikita plimulto.

Kiel plej ŝancohava kandidato estas konsiderata la luksemburga ministroprezidanto Jean Claude Juncker [ĵa klod junker], kiu estas la plej longe oficanta ministroprezidanto en EU kaj tenas bonajn rilatojn al ambaŭ grandaj najbaroj, Germanio kaj Francio. Li tre bone parolas la germanan, francan kaj anglan kaj estas kristandemokrato – ne malgrava fakto, ĉar la kristandemokratoj estas la plej granda grupo en la Eŭropa Parlamento, kaj jam publike deklaris, ke ili ne voĉdonus por socialdemokrata kandidato. Juncker tamen oficiale neas: „Mi klarigis, ke mi rekandidatiĝas por nova mandatperiodo kiel ministroprezidanto en Luksemburgo. Mi restas ĉe tiu intenco.” Fontoj diras, ke li tamen ŝanĝus sian opinion, se Parizo kaj Berlino insistus, ke li estas la sola taŭga kandidato.

Mizera

Aliaj ofte menciataj kandidatoj estas la iama belga ministroprezidanto Jean Luc Dehaene [ĵa lik dehane] kaj lia posteulo kaj aktuala postenhavanto Guy Verhofstadt [gi verhofstat], kiuj havas la samajn avantaĝojn kiel Juncker, kvankam Verhofstadt ne tenas aparte bonajn rilatojn kun Usono, kio malgrandigas liajn ŝancojn. Wolfgang Schüssel [volfgan ŝisel], aktuala aŭstra kanceliero, ne plu havas grandajn naciajn celojn atingotajn kaj bele simbolus kiel reprezentanto de mez-eŭropa ŝtato la Union post la plilarĝigo, sed laŭdire lia franca estas tro mizera.

Fojfoje aŭdeblas germanaj kandidatoj, kies sola argumento estas, ke „estas denove la vico de Germanio”. Ankaŭ postuloj, ke la nova prezidanto de la Komisiono estu el la novaj membroŝtatoj, ne havas multajn ŝancojn. Ŝajnas, ke la ideala kandidato estu viro, kristandemokrato, parolu flue anglan kaj francan kaj ne plu havu nacinivelajn aspirojn. En la fono pro tio frapas kontraŭ la pordon la ĵus eksiĝinta hispana registarestro José María Aznar [ĥosé maria asnár], sed lia kandidatiĝo kreus fortan reziston ĉe tiuj, kiuj favoras plian integriĝon de la Unio.

Post la lastatempaj seniluziiĝoj pri la komisionaj prezidantoj – sendepende de partia aparteno kaj landa deveno – unuavice gravas havi homon je la pinto de la brusela institucio, kiu estas forta personeco kun klara programo kaj la kapablo konvinki politikistojn kaj eŭropajn civitanojn.

Informoj pri la Eŭropa Komisiono: www.europa.eu.int/comm

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004