MONATO

Lingvo

INTERPRETADO

Plurlingvismo valoras siajn kostojn

Sen ili Bruselo rapide pereus en babilona lingvotempesto: 2000 interpretistoj zorgas por kiel plej eble senbara komunikado en la centro de plurlingva Eŭropo. Marko Naoki Lins parolis (ĵus antaŭ la aniĝo de 10 pliaj ŝtatoj al Eŭropa Unio) kun Burckhard Doempke, kiu de pli ol 30 jaroj laboras kiel sendependa konferencinterpretisto en Bruselo.

S-ro Doempke, kiel aspektas normala labortago de interpretisto?

Doempke: Dependas de tio, kio estas sur la tagordo. En la Eŭropa Parlamento, ekzemple, ekzistas tri ĉefaj kampoj: unue la komisionaj kunsidoj, due la frakciaj kunsidoj kaj fine la plenkunsidoj – en diversaj semajnoj. En komisiona kunsido interpretisto scias, ke povas iĝi malfacile, ĉar la temoj estas ofte tre fakspecifaj. Kutime oni havas tempon por prepariĝi, sed fojfoje okazas ŝanĝoj, tiel ke oni lastmomente sidas anstataŭ en la komisiono pri mediprotektado en tiu pri ekstera komerco. En la grupaj kunsidoj okazas pli da politikaj debatoj, dum en la strasburgaj plenkunsidoj ĉio povas okazi. Krom la plenkunsidoj okazas gazetaraj konferencoj, vizitgrupoj kaj multo pli ... La laborkvanto estas tiom neantaŭvidebla, ke oni kelkfoje komencas je la 8:00 matene kaj noktomeze ankoraŭ laboras, kvankam feliĉe kun longaj paŭzoj.

Kiom longe interpretisto povas labori dum unu tago?

Doempke: En la parlamento tio estas ekster la plenkunsidaj semajnoj strikte reguligita. Oni komencas je la 9:00, sekvas je la 12:30 duhora paŭzo. Posttagmeze oni laboras inter la 14:30 kaj 18:30, fojfoje ankaŭ iom pli longe, sed je la 19:00 estas fino. Se komisiono deziras labori pli longe, ĝi devas antaŭe mendi novan interpretistan teamon, kiu anstataŭas la tagan teamon.

Kiom da interpretistoj laboras en Bruselo?

Doempke: Neniu povas tion ekzakte diri. Certe ekzistas en Bruselo pli da interpretistoj por ĉiu kvadratmetro, ol ie aliloke en la mondo. Parto de la interpretistoj ĉe la institucioj de Eŭropa Unio (EU) aŭ Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo estas dungita. Mi pensas, ke temas nuntempe ĉe EU pri ĉirkaŭ 450 por ĉiuj lingvoj. Tiu cifero kreskos post la plilarĝigo. Samtempe EU, kiu estas tutmonde la plej granda dunganto por interpretistoj, kontraktas ĉiusemajne kun ĝis 1000 kromaj sendependaj interpretistoj. Aldone konsiderindas multaj aliaj sendependaj interpretistoj, kiuj nur laboras por privataj klientoj.

Kiajn kvalitojn profesia interpretisto havu? Ĉu sufiĉas bonaj fremdlingvaj konoj?

Doempke: Lingvokonoj estas baza kondiĉo, kiel piano por pianisto. Ne ĉiu, kiu scipovas fremdajn lingvojn, povas interpreti. Oni devas kapabli trakti diversajn aferojn samtempe, ĉar interpretisto aŭskultas unue en fremdlingvo kaj devas samtempe kompreni, pri kio temas. Poste oni devas interpreti tion, kio estis dirita, al alia lingvo, dum oni senĉese daŭrigas aŭskultadon. Kaj oni devas samtempe aŭskulti sin mem, por ke oni estu certa, ke tio, kion oni diras, havas sencon kaj gramatike ĝustas.

Kiom da interpretistoj sidas en unu interpretista ĉelo?

Doempke: Minimumo estas du. Ekde interpretado el pli ol ses lingvoj estas tri. La baza regulo estas, ke oni interpretas en sian gepatran lingvon. Mi laboras el la nederlanda, franca kaj angla en la germanan, kaj min anstataŭas kolego post ĉirkaŭ duona horo.

Ĉu post 30 jaroj da profesia sperto ankoraŭ okazas streĉmomentoj?

Doempke: Jes. Ĉiun tagon estas streĉmomento. Mi sentas streĉon, kiam mi venas en ĉelon, sidiĝas kaj rigardas miajn dokumentojn. Mi trankviliĝas, kiam la laboro komenciĝas. Kiel ĉe aktoro, kiu malgraŭ multjara sursceneja sperto ĉiun fojon spertas kulistimon. Eĉ ne bonus, se oni ne plu sentus streĉon, ĉar tiam oni ne plu tiel serioze rigardus sian laboron.

Ĉu interpretisto malŝatas kelkajn parolantojn aŭ temojn?

Doempke: Se mi scias, ke mi devas interpreti Jean-Marie Le Pen1 [ĵa marí le pen], tio tute malplaĉas al mi. Aliflanke mi kiel profesia interpretisto ne rajtas sentigi tiun malŝaton. Male: oni inklinas eĉ tro kompensi kaj interpreti la diraĵon pli konvinke ol la parolanto mem, ĉar oni volas eviti, ke la propraj konvinkoj enmiksiĝu. Profesio estas profesio, tial oni devas flankenmeti siajn proprajn sentojn.

Ĉu oni devas konstante plutrejniĝi kaj ĉu estas kontroloj pri interpreta kvalito?

Doempke: Ĉiun tagon estas kvalitkontrolo. Regule estas raportoj kun prijuĝoj pri la interpretistoj. Aldone ekzistas kursoj por plutrejniĝo kun specialaj fokusoj, ekzemple pri la novaj EU-membroŝtatoj. Mi mem – se mi havus pli da tempo – ŝatus lerni la ĉeĥan lingvon.

Ĉu pro kostrilataj konsideroj unulingva Eŭropo estus dezirinda?

Doempke: La aspekto de kostoj ja estas nur relativa. Oni ne forgesu la kostojn, kiuj ekestas pro miskomprenoj. Nur eta kvanto da homoj scipovas la anglan tiom bone, ke ili povas komuniki sian mesaĝon ankaŭ en fremdlingvo. En la okazo de unulingveco ni alvenus al situacio, en kiu elektita deputito, kiu ne regas la anglan sufiĉe bone, ne plu dirus, kion li volas diri, sed nur tion, kion li povas diri. Oni ne povas postuli, ke eŭropa parlamentano pro siaj anglalingvaj scipovoj estu elektita. Li ja devas unuavice koni la interesojn de siaj balotantoj. Estonte tutlingva reĝimo estos limigita al eŭropuniaj pintokonferencoj kaj al la Eŭropa Parlamento, dum je teknika nivelo oni interpretos nur laŭ bezono, kiel fakte jam ofte okazas hodiaŭ.

Kian rolon internacia planlingvo povus ludi en plurlingva Bruselo?

Doempke: Laŭ opinio de Esperanto-parolantoj Esperanto ne estas utopia, sed la sola sencohava solvo. Mi konas kolegojn, kiuj por distriĝo eklernis Esperanton kaj diris al mi, ke la lingvo estas tre facile lernebla kaj logika. En ĝi oni povus – male al la angla – ĉion esprimi. Enkonduko de Esperanto tamen postulus politikan decidon, kiun oni eble povus fari pli facile antaŭ 30 aŭ 40 jaroj. Ju pli hegemonias la angla, des pli malfaciliĝas la decido. Sed se oni favorus Esperanton, tiam ĝi plej verŝajne ene de nur kvin ĝis ses jaroj funkcius.

Pli da informoj pri interpretado proponas la retpaĝoj de la internacia asocio de konferencinterpretistoj kaj de la Eŭropa Komisiono: www.aiic.net, www.europa.eu.int/comm/scic.

Ekzistas pluraj interpretistaj modeloj por labori en plurlingva reĝimo:

1) Simetria interpretado: Ideala tipo. Oni interpretas el ĉiu lingvo al ĉiu lingvo. Surbaze de 20 oficialaj EU-lingvoj tio rezultigus 380 eblojn.

2) Retour (= reen): La interpretisto laboras en sia propra lingvo kaj interpretas reen al alia lingvo.

3) Relajso: Ne plu rekta interpretado. Oni laboras tra pontlingvo de origina al cela lingvo.

4) Malsimetria lingvokovrado: Oni povas paroli en sia propra lingvo, sed oni interpretas nur al limigita kvanto da lingvoj.

1. Estro de ekstremdekstra franca partio Front National.
Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004