MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

La monstro denove inter ni

Eŭropa Unio (EU) estu „Eŭropo de paco, de toleremo kaj de respekto de la homaj rajtoj”, substrekis la prezidanto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi en inaŭgura parolado dum antisemitismo-seminario okazinta en februaro. Partoprenis gvidaj reprezentantoj de judaj komunumoj el Eŭropo, Usono kaj Israelo kaj de la EU-institucioj.

Kaj EU kaj ĝiaj membroŝtatoj traktu antisemitismon: „Ni volas konkretajn rezultojn”, deklaris Prodi. Li postulis ke la eŭropaj registaroj pli severe poziciiĝu kontraŭ rasismo kaj maltoleremo, kaj li fermis sian paroladon dirante ke „por antisemitismo ne estas loko en Unio de diverseco”.

Kreskantaj antisemitismaj atakoj kaj eŭrop-unia enketo, en kiu Israelo plej ofte menciiĝis kiel ebla minaco de la mondpaco, igis la Eŭropan Komisionon, kun la Eŭropa Juda Kongreso (EJK) kaj la Kongreso de Eŭropaj Rabenoj, starigi la seminarion en Bruselo. La seminario estis provizore malanoncita, post kiam komence de januaro la prezidantoj de la Juda Mondkongreso kaj de la Eŭropa Juda Kongreso akuzis la Komisionon pri akcelado de antisemitismo.

Elie Wiesel priplendis pliiĝantan malsekurecon kaj timon de judoj en Eŭropo: ĉiutage oni legas pri atakoj kontraŭ judoj, raportis la nobelpacpremiito. Cobi Benatoff, la prezidanto de EJK, alvokis al „milito kontraŭ la antisemitismo”, dirante, ke „antisemitismo kaj antaŭjuĝoj revenis, la monstro estas denove inter ni”.

Kulturo de dialogo

Joschka Fischer [joŝka fiŝer], la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, diris: „Kiom longe lernejoj, sinagogoj kaj infanvartejoj estas en danĝero, tiom longe ekzistas la defio de antisemitismo.” Lia pledo por kulturo de dialogo rezultigis aparte multan aplaŭdon. Toleremo ne rajtas esti unuflanka, opiniis Fischer: „Toleremo devas rezisti kontraŭ maltoleremo.”

Pluraj judaj reprezentantoj priplendis la indiferentecon de iliaj eŭropaj kuncivitanoj kaj postulis de EU pli decide agadi kontraŭ antisemitismaj tendencoj. Esperojn ĉe la partoprenantoj nutras apud la realigo de leĝaj ordonoj unuavice pliigo de edukadaj klopodoj, plibonigata kontrolo de antisemitismo kaj rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ antisemitismo.

Laŭ partoprenantoj, la seminario plenumis sian celon, nome atentigi pri nova antisemitismo kaj restarigi inter judaj organizaĵoj kaj Eŭropa Unio pli da konfido.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004