MONATO

Libroj

Manĝu por sano, samideano!

Sur la dorsa kovrilo de alia kolekto de kuir-receptoj Internacie kuiri1, Stefan Maul komentis: „... nia ĉefkuiristino Maria Becker-Meisberger ne evitis la penojn, ĉiam antaŭ aperigo, mem testi la diversajn receptojn.”. Temis pri la receptoj senditaj de MONATO-legantoj dum la jaroj, en kiuj aktivis nia bedaŭrinde forpasinta rubrik-redaktorino pri kuirado. Mi samopinias, ke ideale, iu ajn, kiu kompilas aŭ recenzas libron pri la kuirarto, devus sekvi la laŭdindan principon de Maria Becker-Meisberger.

Mi konfesas, tamen, ke recenzante la esperantan version de la libro „Jela od ljekovitog bilja” (ĉar la kroatan mi ne komprenas!), mi ne imitis tiun admirindan ekzemplon. Ĝin mi ne faris pro du kialoj: unue, ĉar en nia hejmo mi tre malofte – kaj malsperte – kuiras; due, ĉar tia testado postulas tiom da tempo, ke mi devus rezigni pri aliaj laboroj.

Sed tio ne signifas, ke mi ne provis la sanigan manĝaĵon de Zlata Nanić, la aŭtorino de la recenzata verko. En la jaro 2001, tri vegetaranoj el nia malgranda grupo da kongresanoj el Irlando havis okazon en Zagrebo gustumi ĉe stando en la kongresejo diversajn pladojn preparitajn de s-ino Nanić kaj menciitajn en ŝia libro.

Ĉar mi havas neniun fakan scion pri nutraĵo aŭ sanscienco, mi ne kompetentas juĝi el tiuj vidpunktoj la valoron de la verko. Tamen, mi havis neniun motivon por dubi tion, kion la aŭtorino asertas pri la enhavo kaj saniga efiko de la ingrediencoj, kiujn ŝi uzas. Plie, mi povas atesti pri la pozitivaj rezultoj de vegetarana dieto. Antaŭ jardekoj oni diagnozis, ke mi suferis de pernicioza anemio. Post relative mallonga tempo, mia sano estis senprobleme stabiligita per ĉiumonataj injekcioj de vitamino B12. Jam delonge ni ĉesis manĝi viandon kaj adoptis precipe vegetaran nutromanieron, kvankam ni modere manĝas fiŝojn, ovojn kaj laktaĵojn. (Parenteze, mia kuracisto certigas, ke anemi-suferantoj ja povas esti vegetaranoj.) Mia ĝenerala sanstato estas bona, kaj sen troigo mi hodiaŭ iusence sentas min pli juneca ol antaŭ dudek jaroj.

Ŝajnas al mi, kiel nefakulo, ke la receptoj en ĉi tiu verketo estas bona bazo por sana nutrado. Kelkaj el la ingrediencoj (precipe la japanaj) estas al mi nekonataj. Aliajn mi gustumis kaj aprecis (ekzemple, la bongustan misoo-supon kaj la japanajn algojn) en japanaj kaj vegetaraj restoracioj. Plie, en kreskanta nombro da eŭropaj urbegoj troviĝas magazenoj, kie oni povas aĉeti japanajn, ĉinajn kaj aliajn aziajn ingrediencojn.

Samtempe, mi devas aldoni, ke mi persone ne satiĝus per pure makrobiotika aŭ precipe grena dieto. Mi timus, ke ĝi estus por mia konstitucio maladekvata. Kompreneble, la aŭtorino proponas, ke oni laŭguste inkludu pliajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn: lakton, kremon, ktp. Mia edzino faras bongustegajn pladojn aldonante al similaj receptoj terpomajn patkukojn (kun maizgrajnoj), kvadratetojn de bakita tavoligita tritikpasto (kun legomoj), fromaĝsaŭcon (kun florbrasiko), ktp.

Malgraŭ mia manko de sperto pri kuirado, estas malmulto en la libro, kiun mi ne komprenis (ekz. „bancha”, „grenventaĵo”). Malmultas komposteraroj, el kiuj neniuj gravas. Mi gratulas la tradukinton, nian amikon Vladimir Dujnić, kiu estis nia afablega ĉiĉerono kaj interpretisto en Dalmatio.

Garbhan MACAOIDH
Zlata Nanić: Manĝoj el sanigaj plantoj. Esperantigis Vladimir Dujnić. Eld. BIO-ZRNO, Zagreb, 2002. 75 paĝoj gluitaj. ISBN 953-97664-5-1.
1. Maria Becker-Meisberger, Internacie kuiri, FEL 1989, ISBN 90-71205-34-7 (ankoraŭ aĉetebla en la Retbutiko).
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019