MONATO

Eseo

Sen solvo neniu paco

Finfine estas akceptate en Bruselo kaj en Vaŝingtono, ke sen solviĝo de la albana afero ne eblos paroli pri paco kaj stabileco en Balkanio.

La albana afero estiĝis pro la Kongreso de Berlino en 1878 kaj aparte pro la Konferenco de Londono en 1912-1913. Tiam oni decidis, ke pli ol 60 % de la albanaj teritorioj kaj 55 % de la loĝantaro restu ekster la landlimo de la sendependa albana ŝtato. Dum la komunisma reĝimo la afero neniam leviĝis, ĉar la registaro en Tirana konsideris sin ideologia aliancano de Beogrado.

Tamen evidentiĝis problemo, pacon kaj sekurecon minacanta, post la politikaj ŝanĝoj, kiuj en marto 1992 kondukis al venko de demokratoj en Tirano. Tiam albanoj mem ekvidis sin disdividitaj en kvin ŝtatoj. Samtempe pliiĝis kontaktoj inter albanoj en Tirana, Priština, Tetovo, Podgorica kaj Ateno, kion malamikaj najbaroj, kiuj dum 90 jaroj pli ol duonon de la albanaj teritorioj tenis, ĵaluze kaj timeme rigardis. Registaroj en Beogrado, Skopje kaj Ateno klopodis malhelpi ĉiujn kontaktojn kaj lanĉis kontraŭalbanan ofensivon en diplomatiaj rondoj en Eŭropo kaj Usono.

Terorismo

La balkanaj registaroj provis kaj provas trakti la albanojn kiel faktoron de malstabileco, krimeco kaj malsekureco en la regiono, kiel homojn nedezirantajn kutimiĝi al reguloj, ordo kaj ŝtato. Ili prezentas albanojn kiel malamikojn de la okcidento, kiuj subtenas terorismon (pro tio, ke albanoj apartenas plimulte al la islama religio). Fakte post la milito en Kosovo estas eksterdube, ke albanoj plej fidele subtenas Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO) kaj Usonon; krome la albanoj celas konstrui demokration kaj merkatan ekonomion, kontraŭante terorismon.

La ideo pri albanoj kiel malamikoj kaj iniciatintoj de ia granda Albanio devenas de la registaroj de Makedonio, Montenegro, Grekio kaj Serbio, kie loĝas notindaj minoritatoj de albanoj. Sed Grekio neas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn de ĝis tri milionoj da grekaj civitanoj de albana deveno, dum Serbio subpremas ĉirkaŭ 300 000 etnajn albanojn en Bujanovac, Preševo kaj Medveđa. Makedonio, uzinte perforton kaj ŝtatan teroron por mortigi kaj pereigi etnajn albanojn, ankoraŭ ne plenumas la interkonsenton de Ohrid, en kiu oni provis plibonigi la rilatojn inter albanoj kaj makedonoj. Ankaŭ en Montenegro oni atendas tumultojn, kiuj povas direktiĝi kiel ĉiam kontraŭ la etnan minoritaton en tiu lando.

Etnopurigado

Ĉiuj tiuj evoluoj kreas malfacilaĵojn al la albana respubliko, kiu vidas sin ĉiam pli izolata. Okaze de etnopurigado de albanoj en la regiono, Albanio devus respondi militiste: pelado de du milionoj da albanoj al Albanio (dum milito en la printempo de 1999) endanĝerigis la ekziston de la albana ŝtato kaj ties internan sekurecon kaj ordon. La situacio estas savita nur pro interveno de Usono kaj NATO.

Miskomprenoj kaj malamikecaj kondutoj de la najbaroj de Albanio plimultiĝas proporcie al la apogo de Usono por la albana afero. Daŭre en Balkanio oni rigardas Albanion kiel minacon, spite al tio, ke albanoj neniam invadis siajn najbarojn aŭ okazigis etnan purigadon. Kontraste, en la printempo de 1999 en Kosovo malaperis senspure 20 000 albanoj; krome, en la somero de 2001 okazis en Makedonio genocido kontraŭ albanoj.

Konferenco

Por trakti tiajn problemojn estis aranĝita lastatempe du-taga konferenco en Svislando. La konferencon Albanoj kaj iliaj najbaroj organizis la usona instituto Projekto pri Etnaj Interrilatoj kunlabore kun la svisa Departemento pri Rilatoj kun Eksterlando. Partoprenis reprezentantoj de balkana politikistaro, kaj, laŭ la prezidanto de la konferenco, Allen Kassof, la evento ebligis „ekster lumoj kaj bruoj de la publiko” debaton pri ŝanĝiĝanta Balkanio kaj pri rilatoj inter Albanio kaj ĝiaj najbaroj.

La konferenco permesis al albanoj i.a. klarigi, ke la koncepto pri „etna Albanio” kontraŭas la koncepton pri „vera Albanio”: sub tio ĉi oni ne komprenu ian etnopurigadon. Krome la albanoj indikis, ke la unua paŝo al definitiva solvo de la albana afero en Balkanio estos sendependeco de Kosovo: tio sendube trankviligus ĉirkaŭ ok milionojn da albanoj en Balkanio. Kiel por aliaj popoloj de Eŭropo, ankaŭ por albanoj gravas esti parto de eŭrop-atlantika komunumo ĝuanta pacajn rilatojn, kaj internajn kaj eksterajn.

Pro la sukceso de la svisa konferenco estas antaŭvidata eventuale en Berlino plia renkontiĝo de reprezentantoj de la grandaj potencoj kaj politikistoj el Balkanio. Tiam estos diskutataj tabuaj temoj, kiel ekzemple referendumoj por difini, kie finfine vivu homoj en Balkanio.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019