MONATO

Libroj

Promene tra la Centra Oficejo

Ĉu vi iam vizitis la Centran Oficejon (CO) de UEA? Se ne, ĉi broŝuro taŭgas por vi. Se jes ja, ĝi taŭgas por vi tute same. Ĉar priskribo de CO, de ĝiaj ĉambroj, oficistoj, aparatoj, laboroj, ejoj, planoj estas sendube la kerna parto de la 46-paĝa broŝuro, sed la verketo ne estas nur tio. Ĝi estas spegulo de tio, kiel togolandano, ĉi-kaze la UEA-estrarano Gbeglo Koffi, vidas, flaras, komparas ejojn, laborkutimojn, personajn rilatojn. Temas ĉefe pri lia aliro al tiu eta parto de la okcidenta civilizo, plejparte eŭropa, kiu okulumas el la laboro de CO. Ni havas la okazon renkonti la fumantojn en la ĝardeno, kolizii kun aliaj oficistoj venantaj inversdirekte laŭ la sama mallarĝa ŝtuparo, frandi la trinkaĵojn kaj la kukojn dum la kafopaŭzoj, ĝui la neokupitecon de la necesejoj. Tuta eta mondo renkontiĝas en CO, kun ejoj plenŝtopitaj de libroj, invadantaj ankaŭ la dormoĉambrojn de la volontuloj; eta mondo, kie ĉiu havas apartajn kapablojn, sed ĉiuj havas komunan celon: la progresigon de la Asocio kaj de Esperanto entute.

La aŭtoro startas per kelkpaĝa konsidero pri naskiĝdatoj kaj naskiĝdokumentoj, kiuj tiom bridas la oficialajn eventojn de la vivo, kiel enskribiĝo al lernejo aŭ atingo de pasporto, dum plurloke en Afriko la uloj tute ne scias precize la tagon de sia naskiĝo. Kaj tio estas enkonduko al lia vojaĝo kaj unua renkontiĝo kun Roterdamo kaj la afabla akcepto fare de la CO-oficistaro, kiu lin hejmigas (kun pluraj malfacilaĵoj) en la konstruaĵo. La trietaĝa domo ŝajnas kvazaŭ labirinto; por atingi la diversajn ejojn oni povas elekti unu aŭ alian ŝtuparon, unu aŭ alian vojon. Kaj precipe oni devas sporti supren-suben: la TEJO-volontuloj plej bone troviĝas en tia situacio. Firmiĝas en nia menso la nomoj de la trapasataj ĉambroj, laŭ la grandmeritaj donacintoj: Epstein, Saft, Lech Walter kaj aliaj. La decido doni nomon al la ĉambroj estis siatempe de Lapenna; kaj ĝi estis brila ideo, kiu havigis monon al la asocio kaj plifirmigis la ideon, ke CO estas ja propraĵo, eĉ fizika, de la esperantistoj. Kaj firmiĝas en nia menso ankaŭ la nomoj de la oficistoj: Simo, Marvin, Roy, Pasquale, Osmo.

Gbeglo kondukas nin tra la diversaj ejoj kaj koridoroj, sed li mem ne estas tre sperta: kelkfoje li kondukas nin al certa ĉambro, kie ni renkontiĝu kun iu specifa oficisto kaj lia laboro, sed meze de la itinero li vizitas ion alian, kaj parolas pri io alia. Temas vere pri vizito al la konstruaĵo kvazaŭ farus ĝin nesistema vizitanto, altirata jen kaj jen de unu fende malfermita pordo, de ŝimodoro venanta el alia aperturo, de rapida okulumo al surplanka librostako. Interesa estas ankaŭ la komparo inter la kutima antaŭ-zagreba situacio kaj la tute nova, post la demisioj de pluraj oficistoj: kelkaj ne plu oficas, tamen ankoraŭ helpas, aliaj venas nur por saluti la eksajn kolegojn. Etaj aventuroj estas ĉiutagaĵoj en medio kie pluraj personoj alternas ĉe la diversaj laboroj, restas dum nelonga periodo kaj ne tuj sukcesas lerni la uzon de, ekzemple, alarmosistemo, kiu startas senbezone kaj kiun neniu plu kapablas silentigi. Ankaŭ en la kono de la instalaĵoj estas hierarkio: la ĝenerala direktoro scias kiel manipuli, la ĵus alveninta volontulo stumblas en kelkaj misoj.

Amuza legaĵo; kaj la amuzon pliigas la stilo de Gbeglo Koffi: frazoj kutime tre mallongaj, kelkfoje tute esencaj, senornamaj, rekte al la celoj; alifoje priskribaj pri lokoj, mebloj sed ofte sensacoj, nepalpeblaj impresoj, retropensoj. Afrikano Gbeglo rakontas kontemple pri siaj impresoj, do la Centran Oficejon ni vidas tra lia lenso. Tute alispecan bildon, rapidan, esencan, preskaŭ urĝantan, prezentas en la lastaj kvar paĝoj Trevor Steele, nova funkcianta ĝenerala direktoro: evidentiĝas, ke la laboro estas ja rutina, sed ke la rutineco konsistas en tio, ke la laboro daŭre ŝanĝiĝas kaj ĉiumomente estas interrompita.

Forsarko de la kelkaj eraroj estus meritplena ago, cele al senmakula dua eldono.

Carlo MINNAJA
Gbeglo Koffi: La Centra Oficejo de UEA en vortoj. Eld. UEA, Rotterdam, 2002. 46 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019