MONATO

Lingvo

OPINIO

Internacia fonetika alfabeto

La redaktaj konvencioj de MONATO postulas, ke post mencio de neasimilitaj nomoj la kontribuanto interkrampe kaj minuskle aldonu proksimuman prononcon uzante nur la esperantan alfabeton. Pri tio, mi plurfoje plendis, ĉar miaopinie la relative limigita zamenhofa alfabeto, kvankam ĝi bone taŭgas por skribi Esperanton kaj lingvojn kun simila fonetika gamo (itala, latin-amerika hispana, ktp), ne estas sufiĉe ampleksa por reprezenti la sonojn de la plimulto da lingvoj. Kvankam mi scias preskaŭ nenion pri la polineziaj idiomoj, mi supozas ke eĉ por imiti la fonetikan sistemon de, ekzemple, la havaja, kiu bezonas nur 13 literojn – certe unu el la plej malgrandaj el ĉiuj alfabetoj – ĝi ne tute taŭgas, pro manko de akcento por indiki longajn vokalojn.

La esperanta alfabeto inkludas la plimulton de la sonoj uzataj de eŭropaj lingvoj (germana, hispana, ktp), sed mankas al ĝi la trema-vokaloj de la germana, la theta (lispa s) de la greka, kastilia hispana, angla kaj islanda, kaj estas grave mankohava kiam temas pri la rusa, pola, franca kaj portugala. Ĝi ne kapablas reprezenti la molajn kaj malmolajn konsonantojn de la slavaj kaj okcident-keltaj idiomoj (ekzemple la irlanda), aŭ la nazalajn vokalojn de diversaj lingvoj. Kiam temas pri multaj aziaj kaj afrikaj idiomoj la esperanta alfabeto estas preskaŭ senutila. Kiel, per ĝi, oni povus indiki la klak-sonojn de la zulua, boŝmana kaj hotentota?

Verŝajne, malmulte da legantoj de MONATO ambicias lerni aŭ uzi la plej ekzotajn lingvojn, sed sur la paĝoj de nia magazino jam estis eldonita granda nombro da artikoloj pri plej diversaj lingvoj kaj dialektoj. Plie, aperas en ĝi nomoj de lokoj kaj personoj el multegaj landoj kaj popoloj en la mondo.

Reprodukti la sonojn de la influa angla estas aparte malfacile. La propra angla alfabeto tute nekontentige indikas la prononcon. Ĝi estas nek konsekvenca nek logika. Ĝi malbone aŭ neniel montras la diferencojn inter la pli ol 20 anglaj vokaloj, kaj mankas signoj por kelkaj el la plej komunaj sonoj, ekzemple la obtuza vokalo inter a, e, i kaj u, kiu estas la plej uzata en la lingvo.

Pri tiaj kialoj, mi volas pledi por pli vasta instruado en niaj edukaj institutoj de la utilega Internacia Fonetika Alfabeto (IFA, angle: IPA). Kiel ĉiuj homaj inventaĵoj, ĝi estas neperfekta, sed ĝi estas la plej bona ilo, kiun ni posedas por indiki la prononcon surpapere kaj surekrane – do tiel instrui kaj memorigi – la prononcon de ĉiuj lingvoj. Kompreneble, nenio povas anstataŭi personan kontakton kun denaskaj parolantoj de la koncerna lingvo, sed ne ĉiuj lernantoj havas okazon aŭ monajn rimedojn por vojaĝi eksterlanden aŭ alie aŭdi la deziratan lingvon.

Ĉar la studprogramo en niaj lernejoj estas plenŝtopita, apenaŭ ekzistas ebleco doni plenan instruadon pri fonetiko. Plie, ordinaraj studentoj nek povas, nek bezonas scii la fonetikajn signojn de ĉiuj lingvoj. Kutime oni lernas nur du aŭ tri lingvojn en la lernejoj kaj universitatoj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019