MONATO

Libroj

Estas danĝere esti poeto

Imagu la bildon: oni juĝas poeton pro tio, ke li ne laboras kiel dungito; juĝisto severe demandas lin: „Kiu komisiis al vi esti poeto?”; kaj fine la juĝistaro verdiktas kvinjaran ekzilon kun punlaboro. „Ne, – diros la leganto. – Tio estas aŭ premsonĝo aŭ malsana fantazio aŭ malsprita elpensaĵo”. Ho ve, kara leganto! Tio okazis en niaj tempoj, nur antaŭ kvardeko da jaroj, en la lando, „kie tiel libere spiras la homo” (citaĵo el la kanto, kiu estis kvazaŭ la dua himno de tiu ŝtato). Tio okazis al estonta Nobel-premiito pri poezio.

Iosif Brodskij (1940-1996) naskiĝis en Leningrado kaj komencis verki 16-jaraĝa. La politiko preskaŭ ne ĉeestis en lia poezio. Sed li sentis sin libera homo, kaj tio manifestiĝis en liaj verkoj. Tiun senton de libero la totalisma ŝtato ne povis al li pardoni. La junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino Anna Aĥmatova kaj profesoro de literaturscienco Jefim Etkind (post jardeko organizonta debatvesperon pri Esperanto en la leningrada pedagogia instituto kaj pli malfrue ekpersekutata kaj ellandigita pro amikeco kun la disidenta verkisto Aleksandro Solĵenicin). Tio ne helpis. Tamen pro protestoj el eksterlando, post jaro de ekzilo Iosif Brodskij revenas hejmen en Leningrado.

En 1972 li elmigras kaj ekloĝas en Usono. Li verkas poezion kaj prozon (en la rusa kaj en la angla), instruas literaturon en universitatoj kaj multe vojaĝas en la mondo. Ĉiujare liaj maljunaj gepatroj, jen unu jen alia, petas permeson viziti sian solan filon aŭ almenaŭ renkontiĝi kun li en tria lando, ekzemple, en la najbara kaj frata Pollando. Kaj ĉiufoje la instancoj de tiu „plej hom-ama ŝtato” rifuzas al ili. Ili mortis sen revidi sian solan filon.

En 1987 Iosif Brodskij fariĝas Nobel-premiito pri literaturo. En lia patrolando pri tio informis nur unu ĵurnalo Komsomolskaja pravda. La sarkasman tonon de tiu informo tuj rebatis legantoj, kaj la redakcio devis publikigi kelkajn el tiuj reagoj.

En sia Nobel-premia parolado, Iosif Brodskij pasie substrekis, ke la lingvo vivas kaj evoluas precipe danke al la poezio. Lige kun tio, estas interese noti lian rilaton al du specoj de transformoj de liaj poeziaĵoj. Kelkaj liaj junaĝaj versaĵoj estis muzikigitaj kaj prezentataj en bardaj koncertoj. Li rilatis al tio tolereme. Foje li estis invitita al tia koncerto de konata bardo, sed li ne venis; demandita pri la kaŭzo, li esprimis supozon, ke li povus bati la kapon de la bardo per gitaro pro kolero. Kaj jen pri alia speco de transformo. En julio 1992 en Stokholmo Iosif Brodskij volonte babilis kun rusaj esperantistoj dum du horoj kaj aprobis aperigon de siaj verkoj en esperanta traduko, kion poste efektivigis Mikaelo Bronŝtejn, precipe per tiu ĉi prezentata libro De nenie kun amo. Do la poeto ne dubis, ke Esperanto ebligas produkti ne malpli bonajn tradukojn de poezio ol naciaj lingvoj.

Iosif Brodskij opiniis, ke „la poezio estas arto metafizika laŭdifine, ĉar mem la materialo de tiu – la lingvo – estas metafizika”. Nu, pro tio mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio. Ŝatantoj de poezio legu kaj ĝuu, ĉar la esperantistoj estas bonŝancaj havi tiun libron en fidindaj kaj fluaj tradukoj.

La libro entenas 37 poeziaĵojn kaj unu prozaĵon. De tiu prozaĵo „En ĉambro kaj duono” mi konsilas komenci legadon. En ĝi temas pri la gepatroj de la poeto kaj, kompreneble, ankaŭ pri liaj infaneco kaj juneco. Por mi, samaĝulo kaj samlandano de Iosif Brodskij, ĉio en ĝi estas klara kaj kutima. Sed por alilandanoj kaj malpliaĝuloj, la priskribita vivo povas ŝajni nekredebla fantasmagorio.

Poste tralegu la iom longan poemon „Dediĉita al Jalto”, kiu estas detektiva historio, konsistanta el protokoloj de polica enketado. Kaj poste transiru al pli abstraktaj verkoj.

Kaj por ekzempli pri la poezio de Iosif Brodskij, jen malgranda kaj (nekutime) simpla versaĵo, kiun verkis 22-jarulo.

Soneto

Ni ree vivas-loĝas apud golfo,
kaj super ni nubaro preterflosas,
kaj blekas la moderna Vezuvio,
kaj polvo malleviĝas sur stratetojn,
kaj vitroj de l' stratetoj grince tintas.
Kaj iam ankaŭ nin la cindro kovros.

Mi tre dezirus je ĉi-povra hor'
al urborand' per tramo veni, vian
eniri hejmon,
kaj se post jarcentoj
taĉment' elfosi venos vian urbon,
deziras mi, ke oni trovu min
restintan ĉiam en brakumoj viaj,
kovritan per la nova brula cindr'.

Trovu en la libro kelkajn fotojn, inter ili tiujn, kie la Nobel-premiito Iosif Brodskij legas siajn poemojn por esperantistoj.

Boris KOLKER
Iosif Brodskij: De nenie kun amo. Elektitaj verkoj. Tr. Mikaelo Bronŝtejn, Grigorij Arosjev kaj Kris Long. Prefaco, glosoj, kompilo kaj literatura redakto de M. Bronŝtejn. Eld. Impeto, Moskvo, 2001. 159 paĝoj broŝuritaj. ISBN 5 7161 0087 2.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019