MONATO

El mia ridpunkto

Du mil du

Sadam Husajn havas gravan problemon. Ne, ni ne parolas pri eventuala buŝa Irak-atako sed pri stulta rezulto de referendumo en Irako, kiu garantias al la grandioza prezidanto plian fian oficperiodon. La voĉdonadon partoprenis 100 procentoj. Do ankaŭ ĉiuj malsanaj kaj mortantaj elektorajtaj irakanoj heroe sturmis al urnoj por elekti sian heroon. Ne mirige estas, ke ĉiuj senescepte voĉdonis por amata Sadamo! Tiel, kompare al la antaŭa (p)referendumo kun nur 99,96 procentoj, li nun atingis kulminan 100-procentan jeson. Sed, je ĉiuj miraklaj irakaj diabloj, kiel Sadamo volas plibonigi sian reputacion dum posta referendumo? Eĉ sate glate falsata statistiko ne permesas progreson trans 100 procentoj.

Nu, li povus ekzemple disdoni du voĉdonilojn anstataŭ nur unu kaj tiel ĉiu irakano povus elekti lin duoble – rezulto: 200 procentoj. Aŭ li povus organizi referendumon tiel, ke oni rajtas elekti krom li ankaŭ unu el liaj dublantoj (rezulto same 200 %). Ho, islama Sadamo certe trovos solvon de tiu ĉi ekstrem-problemo en korano, kulta konsultilo ĉiutem(p)a, se ne antaŭe Buŝo mortpafos lian demonan demokration.

Longnazuloj

En okcidentaj tv-demokratioj, komprenble, ne eblas tiaj manipuladoj, ĉar ĉiam voĉdonantoj povas elekti el minimume du altkvalitaj tv-alternativoj, ekz. en Germanio. Tie socialdemokratoj dum la aŭtunaj elektoj rikoltis 6000 voĉdonojn pli ol la alia granda partio, kristandemokrata. Do en 80-miliona lando kvazaŭ mezgranda vilaĝo decidis pri nova registaro. Sed ŝajnas, ke malvenkintaj kristandemokratoj ne tro multe ploras pri tio, ĉar nun ne ili sed la aliaj devas forges(ig)i siajn menslogajn mensogojn faritajn dum elektokampanjo; la opozicio povas denunci „ili trompas, rompas promesojn!” Se Pinokjo, kies nazo ŝvelas post ĉiu mensogo, estus germana pupo, en Berlino nun regus nur longnazuloj.

Sed Pinokjo estas ideale itala. En Furza Italio de imperiestro Berluskono mensogas meniam neniel neniu registo. Li saĝe ŝanĝis ĉiujn leĝojn tiel, ke neniu justa juĝisto plu povas persekuti la krimulon – se tamen li provus, oni senindulge maldungus lin. Nun la proprietulo de benata Italio planas, bene proklami sin nova Benito (por ne-italoj: reenkarniĝo de Benito Musolino, malkaŝa faŝisto).

Nob(e)la kritiko

Brava Berluskono estas konsekvence inter plej laŭtaj laŭdantoj de l6#39; usona prezidanto. Inter la malmultaj kritikantoj, kiuj ne aprobas la militemon de Buŝo, estas la mita Nobel-komitato. Do por la pac-premio ĝi streĉe serĉis usonan prezidinton, kiu kontraŭas Irak-militon. Ili trovis kristanan predikanton, kiu preskaŭ ruinigis usonan ekonomion, estis obstina kaj kaprica; dum lia regado fiaskis liberigo de usonaj ostaĝoj en Irano, sed li kisis sovetian ĉefregiston Leonid Breĵnev kaj en 1978 enkarcergis en Kampo Davido egiptan prezidaton Anvar el Sadat kaj israelan ĉefministron Menaĥim Begin tiom longe, ĝis subigite subite ili subskribis packontrakton. Tamen, maljuste, ne Ĝimmi Kartero tiam ricevis la pac-premion de Nobel sed tiuj du eksmalamikoj. Sekve li vojaĝis tra la mondo kaj predikis senlace pacon por bone imponi al la Nobel-komitato, kiu finfine, juste, pro kompato al la 78-jarulo kaj por puni junan patriotan Buŝon donacis al li pacpremion, antaŭmorte.

Nafto-hazardo

Maljuna patro Buŝo, tiama usona prezidanto, en 1989 – mallonge antaŭ la golf-milito – donis al Sadamo grandan krediton, sed ankaŭ aliaj okcidentaj landoj (Germanio, Francio, Britio) ne dolorigis sed dorlotis la irakan despoton, kiu nun subite estas satano por nuna Buŝo. Usonaj sekret-servoj kreis talibanojn por neniigi sovetiajn trupojn en Afganio, sed nun Usono devis militi kontraŭ talibanojn, ĉar ili simpatiis kun saŭdi-araba Osma bin Laden. Ankaŭ ekstrem-fundamentistan saŭdi-araban reĝimon Usono (ĝis nun) subtenas, kvankam 15 el la 19 teroristoj, kiuj per aviadil-bomboj detruis la kapital-turojn de Novjorko, estis saŭdi-arabaj.

Maliculoj asertas, ke ĉi ĉio okazas nur, ĉar Saŭdi-Arabio kaj Irako disponas abunde pri nafto, kiun Usono nepre bezonas por siaj aŭtetoj kaj tanketoj. Sed ni ĝue ĵuras, ke tio estas nura pura hazardo. Ĉar karakteriza por Buŝo estas hazardo: li fariĝis usona prezidanto, kiel konate, nur pro iu elektohazardo. Ŝajnas, ke ni ĉiuj pli kaj pli estas regataj nur de bizaraj hazardistoj. Mi do deziras al vi bonfartan hazardon en 2003!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019