MONATO

Enkonduko

Lingvopolitiko

En la antaŭa numero ĉi-loke Paul Peeraerts klarigis, ke pro viruso en mia komputilo mi ne povis verki, kiel kutime, enkondukon. Kaj li konsilis al mi aĉeti bonan kontraŭvirusan programon. Tian programon kunportis la fakulo, kiu venis por savi min kaj mian komputilon. Li elŝutis la programon plej freŝan el la reto, kaj efektive rapide la problemo estis solvita: viruso venkita, preskaŭ nenio difektita. Fine la fakulo diris, ke li nun montros al mi, kiel uzi tiun ĉi kontraŭvirusan programon. Sed, ho ve! Ĝi estas komplete anglalingva – kaj mi scias tiun ĉi lingvon nur rudimente. Je mia demando, ĉu la programo ne ekzistas en la germana, li klarigis: „Jes, ekzistas versioj en aliaj lingvoj, sed ili kostas ĉirkaŭ 80 eŭrojn; senpaga estas nur la usonangla versio.”

Jen do la klara mesaĝo, kiun mi komprenu: lernu la usonanglan, por via persona profito. Kiu ne plenumas tiun ĉi mondvastan postulon, mem kulpas kaj devas pagi. Ĉu do nun, maljuna, mi finfine devas ellerni la anglan lingvon por ne elspezi monon? Hm, por tio mi devus pagi sumon miloblan kompare al tiuj 80 eŭroj. Mi ja lernis jam, ke germana frizisto estas nun hair designer, ke germanaj infanoj estas kids, kaj ke vendejoj estas ekkoneblaj per la vorto shop. Mi lernis ĉe ĉiuspecaj (ankaŭ germandevenaj) aparatoj kaj en mia japana aŭtomobilo usonanglajn vortojn kaj mallongigojn, por kompreni, kiujn butonojn aŭ ŝaltilojn mi devas uzi, por ke eksonu radio aŭ eklumu lampo. Jam de pluraj jaroj mi legas (germanajn) gazetojn kun angla vortaro ĉe-mane.

Ankoraŭ mi rifuzas oferi mian pensiulan tempon (kaj modestan pension) por sekvi kostajn kursojn de la usonangla lingvo. Iel tiel mi sukcesas elturniĝi. Ekzemple, ĉar germanaj radiostacioj prezentas nun preskaŭ nur anglalingvajn kantojn, mi fuĝas al klasikmuzikaj kanaloj. Mi esperas, ke almenaŭ ĝis mia morto simfonioj kaj koncertoj de Mozart, Schubert kaj Bach restos germanaj, kaj ke ankaŭ muziko de Verdi kaj Ĉajkovskij ne fariĝos usonlingva.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019