MONATO

El mia vidpunkto

Medalo duflanka

La grandaj fiuloj kaj friponoj de l' mondo nuntempe preskaŭ ĉiuj estas neblankuloj. Aktuale en la fokuso de (ne nur) la usona intereso estas precipe la iraka Sadam Husajn [sadám husájn] kaj super-teroristo Osama bin Laden. Alia fiulo, pri kiu lamentas okcidentaj registoj kaj amaskomunikiloj, estas la afrikano Robert Gabriel Mugabe, prezidanto de Zimbabvo. Brutale kaj terore li forpelas blankajn bienulojn por (laŭ la propagando) redoni ties terenojn al propraj popolanoj. Tamen ne ordinarajn homojn li regalas per rabitaj kamparoj, sed donacas ilin al siaj partianoj kaj oficiroj. Daŭre li regurdas, ke minimume 2900 blankuloj devos forlasi siajn plantejojn.

Tabako, ne greno

Okcidento estis terurigita pri la fiagado de Mugabe, precipe kiam okazis murdoj, kaj akuzis lin: per forpelo de blankuloj li kreskigas malsaton de la loĝantaro! Tia aserto, tamen, estas stulta kaj ridinda. Jes, la 4500 blankaj bienuloj posedas du trionojn de plej bonaj agroj en Zimbabvo, tamen la plej multaj ne kultivas grenon sed tabakon. 70 procentojn de maizo, plej grava greno por nutri zimbabvanojn, kultivas nigruloj sur malfekundaj terenoj, kiujn lasis al ili la blankuloj. En la jaro 1999, ekzemple, el agrarvaroj eksportitaj de Zimbabvo 31,8 % estis tabako.

La senposedigo de blankuloj sendube estas brutala kaj kontraŭleĝa. Sed ĝi estas nur eta sceno en mondvasta tragedio de senproprietigado: ĉiun jaron oni devigas milionojn da kamparanoj forlasi siajn terenojn, kun katastrofaj sekvoj por nutrado de loĝantoj. Sed pri tio neniu okcidenta amaskomunikilo raportas tiom emocie kiom pri forpelado de blankuloj en Zimbabvo. Antaŭ dek jaroj, ekzemple, en Tanzanio oni forpelis 40 000 indiĝenojn por ke Kanado tie kultivu tritikon, kiun en Tanzanio manĝas nur blankuloj. La bienuloj kunlaboris kun kanadaj kompanioj kaj gajnis multan monon – la nigruloj, kiuj bezonis maizon kaj fazeolon, por la unua fojo malsatis. Nun Britio planas eĉ pli gigantan projekton tian en Hindio, kie oni volas senposedigi 20 milionojn da homoj.

Libera merkato

Koncernaj internaciaj institucioj, ekzemple Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj Monda Banko, kaj okcidentaj ŝtatoj kun Usono kaj Eŭropa Unio (EU) ĉepinte krome detruas tradiciajn strukturojn en Afriko per siaj metodoj nome de libera merkato. Kaj EU kaj Usono protektas siajn bienulojn kaj kamparanojn, kiuj je tro alta kosto produktas tro multajn nutraĵojn (grenon kaj legomojn, lakton kaj viandon), kiujn ne eblas vendi je honestaj prezoj. La registaroj per gigantaj sumoj subvencias tion kaj en „libera tutmonda merkato” vendas siajn agrar-produktojn al evolulandoj je subnivelaj prezoj kaj tiel ruinigas ties hejmajn merkatojn. Sekve la homoj fariĝas pli kaj pli malriĉaj kaj pli kaj pli dependaj de ekstera helpo.

Promesoj, nur promesoj

NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN) en sia ĵus publikigita aktuala raporto plendas, ke okcidentaj ŝtatoj neniel realigis siajn grandiozajn promesojn, ene de deko da jaroj duonigi la nombron de malsatuloj tutmonde. Male, la registaroj eĉ haltigis projektojn per kiuj oni intencis reformi kaj antaŭenigi agrokulturadon en evolulandoj, ekzemple per disponigado de fekunda tereno al kamparanoj. Sed ĝuste tio estus la sola helpo en Afriko, ĉar etaj bienoj multe pli profite povas utiligi agrojn ol gigantaj plantejoj laŭ stilo de blankuloj, kiuj industri-maniere ekspluatas terenojn per ĉiam samaj plantoj (ekzemple tabako, kiel en Zimbabvo). Bienetoj prilaborataj de indiĝenoj garantias nutradon de indiĝenoj. Sed tio ne interesas la okcidentajn ekskoloniistojn, kiuj preferas donaci impost-monon al hejmaj kamparanoj anstataŭ al malsatuloj en Afriko. Sekve ties nombro ne malkreskis sed daŭre kreskas, spite al la menciitaj grandiozaj okcidentaj promesoj, proklamitaj dum pompaj pintaj konferencoj.

Ĉiu medalo havas du flankojn, ankaŭ la zimbabva. Precipe ĉar ekskoloniista Britio ne permesis kaj ne financis agrar-reformon en Zimbabvo, Mugabe per ruza politiko povis profiti de la elreviĝo de sia popolo. Jes, li estas rasisto kaj korupta politikisto, obsedita de potenco, kiun li ne volas perdi kaj do defendas per ĉiuj rimedoj. Tiaj figuroj estas multaj en Afriko; ili bone lernis de la koloniistoj, precipe kiel oni plej efike ekspluatas homojn. Kaj kion lernas ni? Se okcidentanoj senposedigas nigrulojn, tio estas bona afero. Sed se inverse Mugabe senposedigas blankulojn, tio estas malbonega kaj fia. Ĉar, kiel menciite, ĉiu medalo havas du flankojn.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019