MONATO

Ekonomio

ĈEĤIO

Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj

Post 12 jaroj da reformoj la efikeco de la ĉeĥa ekonomio ne signife transpaŝas la nivelon atingitan en la jaro 1989. Dume malboniĝis la pozicio de la lando en internacia komparo kaj malkreskis eĉ la nivelo de t.n. socia konsumo.

La registara ekonomia politiko antaŭ 12 jaroj malhavis koncepton, bazitan sur profunde ellaborita analizo de la evoluo de la nacia mastrumado kaj prognozo rilate al aspektoj materialaj, energiaj, investaj, esploraj, kapitalaj, laboraj, teritoriaj, komercaj kaj socialaj. Elirpunkto por orientiĝo de la ĉeĥa ekonomio devis esti ankaŭ klare strukturita vido bazita sur pli bona uzo de la ekonomiaj iloj.

Bone ellaborita projekto ...

Tamen estis tia koncepto. Pri ĝi okupiĝis Prognoza Instituto en la 80aj jaroj. Oni proponis la necesajn strukturajn ŝanĝojn por atingi pli altajn laborproduktivecon, kvaliton kaj efikecon. Samtempe kun ĉi tiu studo oni komencis diskuton pri tuta aro da reformaj paŝoj, kiujn la tiama stato de la ĉeĥa ekonomio postulis. Krom intervenoj en mastruman meĥanismon tio rilatis al struktura manovro, malpezigonta la ekonomion kaj direktonta ĝin de malintensaj fontoj de disvolvo al pli sciencteknika disvolvo.

Temis pri limigado de multaj branĉoj kiel metalurgio, elterigado de ercoj kaj hejtaĵoj, amasa kemio, produktado de cemento, ktp, sed ankaŭ de peza maŝinkonstruado. Male estis evoluigota produktado de preciza maŝinkonstruado, elektroniko, komputiko, altkvalitaj materialoj, prefabrikaĵoj kaj luksaj produktoj. Strukturaj ŝanĝoj devis trafi ankaŭ la nutraĵindustrion. Tiuj strukturaj ŝanĝoj devis esti tre akraj en la prognozita periodo de la jaroj 1990-2010.

... sed oni ne uzis ĝin

La plene pravigita modernigo de la strukturo post la jaro 1990 estis efektivigata sole helpe de sovaĝa aktiviĝo de la merkato kaj rigora konkurenca batalo. Oni strebis nur al la plej rapida transformo. La ekonomiaj ŝanĝoj ne havis sufiĉan institucian kaj leĝan kadron. La tuta procedo perdis reguligitan karakteron, alportis grandan ekonomian malekvilibron kaj sociajn sekvojn. El tio originas la historio de la ĉeĥa specifaĵo „tunelado” (granda disŝtelado de etaj investantoj kaj ŝparantoj fare de proprietuloj aŭ pintaj estroj de proprietpartoj).

La rapida liberaligo elvokis altan inflacion. Tio kaŭzis, ke kreditoj estis tro multekostaj kaj financaj rimedoj por entreprenoj tre limigitaj. Malfermo de la interna merkato por importo limigis la amplekson de la enlanda postulado kaj la rendimenton de la enlanda produktado de konsumvaroj kaj nutraĵoj. Ankaŭ la disfalo de Ĉeĥoslovakio negative influis la situacion.

Privatigado kiel nur ŝanĝo de proprieteco ne povis alporti kreskon de efektiveco. Okazis nur havaĵrenverso sen determino de la strategia funkcio de la ŝtato, plurismo de proprietoformoj, leĝa protekto kaj kontrolo de la tuta procedo. Investaj fondusoj aĉetis proprietpartojn sen konkreta imago pri la estonto de la akirita entrepreno. Problemaj privatigaj kreditoj malstrukturis la bankan sistemon. Montriĝis, ke kriterio de la privatiga procedo devis esti efektiva plenumo de proprietorajtoj, kio alportus restrukturadon kaj sanigon de entreprenoj anstataŭ de ilia senbrida disvendiĝado je ofte tre malaltaj prezoj.

Lerni el pasinteco

Multaj eksterlandaj ekonomikistoj prijuĝas la trapason de la transformoj en meza kaj orienta Eŭropo negative. Ili atentigas, ke kreskas en la landoj de la estinta sovetia bloko la kvanto de homoj sub la limo de malriĉeco. La evoluo en Ĉeĥio ne kondukis al la dezirata pliboniĝo de la ekonomia strukturo. Pliboniĝo de iuj indicoj (ekologiaj sekvoj, konsumo de energio) estiĝis en konekso kun la ekonomia stagnado. Tuta vico da perspektivaj branĉoj malaperis. Malkresko de okupateco estas sekvo de tiuj spontaneaj strukturaj ŝanĝoj. Al tiu ekonomia strukturo ankaŭ mankas ligo kun la ekonomia evoluo en eksterlando.

Nun staras la demando kiel korekti la erarojn de antaŭaj registaroj. La kadron por apliko de ekonomiaj iloj devus en struktura politiko krei ŝtataj celaj programoj. Komenci laboron en tiuj strategiaj programoj devus centraj organoj, ekzemple ministrejoj. Ankaŭ aro da okcidenteŭropaj landoj uzas metodojn de strategia direktado. Sen ili ne estos eble elteni la senĉese pli grandan konkurencon. Tio estas tasko de la nuna ĉeĥa registaro.

Josef MENDL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019