MONATO

Politiko

KROATIO

Militkrima buĝeto

Fine de septembro 2002 la Internacia Kortumo pri Militaj Krimoj en Hago petis, ke la kroata registaro arestu kaj transdonu generalon Janko Bobetko al la kortumo rilate militkrimojn kontraŭ civiluloj. Temas pri armeaj operacioj en 1993 en la tiama memproklamita respubliko de Krajina, parto de Kroatio, en kiu majoritate loĝis serboj.

Tiam generalo Bobetko estis ĉefkomandanto de la kroata armeo. Li respondecis pri atako kontraŭ parto de Krajina, el kiu dum tri jaroj serbaj soldatoj pafadis al la urbo Gospić. Oni sukcesis detrui serbajn unuojn sed evidente okazis ankaŭ mortigoj kaj aliaj krimoj kontraŭ la tiea serba civila loĝantaro. La generalo konfesis en sia memorlibro, ke li sciis pri la krimoj.

Liberiga milito

La postulo de la kortumo kaŭzis grandan problemon al la nova reformisma kroata registaro, ĉar la maljuna generalo (83-jara) estas simbolo de la kroata liberiga milito. Emocie reagis kroatoj ĉar, kiam Kroatio estis atakata, ĝi sin defendis, sed nun oni volas puni generalon laŭdatan pro venkoj en defenda milito.

La prezidanto de la kroata parlamento, Zlatko Tomčić, deklaris, ke kroatoj rajtas emociiĝi, ĉar en tiu milito mortis 15 000 kaj invalidiĝis 35 000 kroataj ŝtatanoj. Kvankam la registaro, gvidata de socialdemokrato Ivica Račan, volas kunlabori kun la kortumo kaj kun Eŭropo, ankaŭ ĝi ne konsentas aŭtomate obei kaj aresti la generalon. La registaro klopodas trovi juran eblecon kontraŭi la kortuman decidon. Sed, se la registaro insistos malobei, tio kaŭzos konflikton kun internaciaj instancoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj aliaj.

Buĝeto

Tio povus havi gravajn konsekvencojn rilate la evoluon de la lando. Kroatio supozas, ke ankaŭ ĝi baldaŭ fariĝos serioza kandidato por la EU-eniro, kaj ĝi pretigis jam oficialan peton pri aliĝo. Tamen en 2000, kiam EU preparis sian ses-jaran buĝeton, pro la tiama regado de la partio de Tudjman [tuĝman] HDZ (Hrvatska Demokratska Zajednica, Kroata Demokrata Unuiĝo), Kroatio konfliktis kun EU: pro tio ĝi ne ricevos de EU subvencion por evoluigo ĝis 2006.

Se la nuna situacio daŭros, povos okazi io simila rilate la venontan ses-jaran buĝeton. Tio fariĝus katastrofo por la landa ekonomio kaj izolus Kroation disde aliaj evoluantaj landoj kaj ĝiaj nordaj najbaroj.

Zlatko TIšLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019