MONATO

Politiko

BENINO

Libereco minacata

La starigo de demokratia reĝimo en Benino en la jaroj 1990aj estigis gravajn ŝanĝojn rilate la gazetaron. Ekvalidis en 1997 nova leĝo pri gazetaro, kiu anstataŭis pli fruan leĝon el la jaro 1969. Tamen la nova leĝo kaj liberigis kaj samtempe malliberigis la gazetaron.

Unuflanke estis salutata leĝo n-ro 97-010 de 1997, ĉar ĝi permesis kaj plu permesas starigon de novaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj. Aliflanke, tamen, ĝi provokis polemikojn pro siaj pun-flankoj, precipe koncerne artikolojn 81 kaj 82 rilate ofendadon de la respublikestro kaj aliaj ministroj.

La ĉefa problemo konsistas en tio, ke nenie en la leĝaro estas klare difinita nocio de ofendado. Tial eblas diversmaniere interpreti la leĝon, kiu almenaŭ teorie permesas al ŝtatestro kaprice persekuti ĵurnaliston. Ĝis nun akuzoj tiaj ne realiĝis pro la toleremo de la reganta prezidanto: la situacio povas facile ŝanĝiĝi.

Skandaloj

Artikolo 83 de la nova leĝo tuŝas kalumnion kontraŭ persono aŭ korporacio. La artikolo estas tiel vortumita, ke ĝi draste limigas esplorojn fare de ĵurnalistoj ekzemple pri la multaj financaj kaj politikaj skandaloj, kiuj abundas en Benino. Krome, supozata kalumniito procesanta kontraŭ ĵurnalisto devas nenion pruvi; male la ĵurnalisto pruvu, ke li nek ofendis, nek insultis, nek kalumniis.

Krome la leĝo antaŭvidas apenaŭ tolereblajn monpunojn en lando, kie profesiuloj malmulton gajnas. Ĵurnalisto pagu monpunon ĝis ĉirkaŭ 15 000 eŭroj aŭ estu enkarcerigita ĝis kvin jarojn. Politikistoj defendas sin, dirante, ke per la leĝo ili celas nur ĵurnalistaĉojn; la nacia ĵurnalista asocio avertas pri pereo de la gazetara libereco malfacile starigita kaj petas longe sed vane pri modifoj en la koncernaj paragrafoj de la leĝo de la jaro 1997.

Christian FABOSSOU

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019