MONATO

Politiko

GERMANIO

Kanceliero hazarda

La elektoj al la federacia parlamento en Germanio la 22an de septembro 2002 laŭ pluraj aspektoj similis al tiuj en Usono. En ambaŭ landoj la protagonistoj de la grandaj partioj similis unu la alian kiel du gutoj da akvo, kaj do estis pura hazardo, kiu el la kandidatoj venkis. Laŭ procentoj en Germanio la du ĉefaj partioj, socialdemokratoj (SPD) kaj kristandemokratoj (CDU/CSU) havis ekzakte la saman rezulton: 38,5 %. Tamen, pro specifaĵo de la germana elektosistemo, SPD akiris kelkajn mandatojn pli ol kristandemokratoj – povus esti ankaŭ inverse.

La fina rezulto de tiuj elektoj tamen estis iomete surpriza, ĉar ĝis la komenco de aŭgusto ĉiuj prognozoj aŭguris venkon de la kristandemokratoj. Tio ne povas mirigi, ĉar la „bilanco” de SPD-kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] estis vere mizera. Dum la unuaj du jaroj de la kvarjara parlamenta periodo, la du regantaj partioj, socialdemokratoj kaj verduloj, pli multe kvereladis ol regadis. Schröder perdis pro pluraj skandaloj ne malpli ol ok ministrojn – vera rekordo en la historio de Federacia Respubliko Germanio. Preskaŭ neniun el antaŭaj promesoj la kanceliero realigis, el multaj necesaj reformoj plenumis nur tiun pri la impostoj. Precipe li neniel sukcesis, kion li promesis dum la elektokampanjo kvar jarojn antaŭe, malpliigi la nombron de senlaboruloj.

Multaj fiaskoj

Kvankam kristandemokratoj sendube profitis el tiuj fiaskoj, estis tamen mirige, ke ili sukcesis denove akiri tiom da fido ĉe la elektontoj. La eksa kanceliero kaj ĉefo de CDU, Helmut Kohl [kol], per financa skandalo kun siaj krimaj nigraj kasoj ja preskaŭ detruis la partion. Kiam komence de 2002 kristandemokratoj elektis Edmund Stoiber [ŝtojber] kiel kandidaton por kanceliereco, politikaj observantoj ne kredis, ke li havos ŝancon kontraŭ Schröder. Nordaj kaj orientaj germanoj ja tre volonte libertempas en sudgermana Bavario, sed ne plaĉas al ili ties konservativa politiko. Stoiber estas bavara ministroprezidanto. Efektive en ĉiuj opini-sondadoj la SPD-kanceliero ĝuis enorme pli da simpatioj ol Stoiber.

Laŭ la germana sistemo civitanoj tamen ne elektas kancelieron, sed deputitojn de partioj, kiuj poste en la parlamento elektas kancelieron. Do gravas, kiom da homoj elektas partion. Kaj ĝis komenco de aŭgusto en la samaj opini-sondadoj kristandemokratoj ĝuis tiom pli da simpatio, ke SPD jam rezignaciis. Sed tiam hazardo, malĝojiga, helpis: teruraj inundoj en orienta kaj norda Germanio. La reganta kanceliero Schröder sciis bonege ekspluati tion, ĉar kompreneble registaro en tia situacio per energia agado povas gajni simpatiojn – opoziciaj politikistoj (kiel Stoiber) povas fari nenion krom esprimi kompaton. Do la socialdemokratoj regajnis poentojn en opini-sondadoj.

Emoci-kampanjo

Sed kelkajn semajnojn poste, kiam la problemoj de inundoj estis solvitaj, la socialdemokratoj bezonis plian impulson, por gajni simpation ĉe elektontoj. Denove hazardo helpis: la usona prezidanto Bush [buŝ] tiam fervore propagandis militon kontraŭ Irako. Jen ŝanco por SPD kaj la verduloj: Schröder kaj la verdula ĉefkandidato, ministro pri eksterlandaj aferoj, Joschka Fischer [joŝka fiŝer], emfazis sian malaprobon. La kanceliero diris, ke sub lia gvidado neniu germana soldato partoprenos tian militon. Tio estis bonega blufo kaj ruza mistifiko de elektontoj. Ĉar eĉ se Germanio volus, ĝi ne povus helpi Usonon en milito kontraŭ Irakon: por tio sufiĉus nek homoj nek materialoj de la germanaj trupoj. Krome neniu, ankaŭ ne Usono, postulis partoprenon de germanaj soldatoj.

Ankaŭ tiukampe Stoiber kaj liaj partianoj ne kapablis ekvilibrigi la pesilon per raciaj argumentoj. SPD kaj la verduloj (tradicie ambaŭ partioj estas pacifistaj) per tia kampanjo kontraŭ Usono sukcesis veki emociojn de pacamaj germanoj kaj mobilizi la propran adeptaron. Ne multe utilis, ke la konservativaj partioj kritikis, ke la kanceliero laŭ germana parolturno per tio „kondutis kiel elefanto en porcelan-vendejo” kaj detruis la antaŭe bonajn rilatojn al Vaŝingtono. Aldoniĝis krome kelkaj etaj hazardoj, kiuj fine kontribuis al la venko de la koalicio de SPD kaj la verduloj, nelaste la enkonduke menciita elektosistemo, kiu regalis socialdemokratojn per pliaj tri mandatoj en la parlamento, spite al sama elcentaĵo de voĉdonoj de la grandaj partioj.

Finfine tamen ne gravas, kiu el ambaŭ kandidatoj hazarde fariĝis kanceliero. Ne nur la problemoj solvendaj por ambaŭ estas samaj, ankaŭ iliaj proponoj estas same banalaj: neniu el ili havas konvinkajn kaj tuj realigeblajn receptojn. La demando estas, kiom longe eltenos la malnova-nova germana registaro, ĉar regadi per nur kelkmandata plimulto estos sufiĉe malfacile, des pli ke en la dua federacia ĉambro la plimulto estas konservativa. Eble, kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, Germanio hazarde havas jam alian registaron ...

MAUL Stefan

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019