MONATO

Ekonomio

MEZA KAJ ORIENTA EŬROPO

Inflacio jam ne estigas teruron

La inflacio en la mez- kaj orient-eŭropaj (MO-)landoj jam ne timigas. En la lastaj jaroj daŭre reduktiĝis la prezaltiĝo, kiu ekis post la inflacia ŝoko komence de la reformoj en la fruaj 90aj jaroj. Malpliiĝinta inflacio karakterizas la unuan duonon de 2002 en la regiono. Subtenate de la favora internacia situacio, la prezaltiĝo en la MO-landoj estas regata. En kelkaj landoj la inflacio intertempe estas eĉ sub la nivelo de iuj EU-membroŝtatoj. Tion oni skribas en analizo de la viena banka grupo Bank Austria/Creditanstalt (BA/CA).

En majo 2002 malpliiĝis la inflacio en la 10 landoj aliĝontaj al Eŭropa Unio (EU) al averaĝe 5,1 %. Sen konsideri Bulgarion kaj Rumanion, kiuj ne estas inkluzivitaj en la unua EU-plivastigo en 2004, la averaĝo malgrandiĝas eĉ al 2,9 %. En la eŭro-zono la averaĝa prezaltiĝo estis 2 % (de 1 % en Germanio ĝis 5 % en Irlando).

Litovio plej prezstabila

El la rondo de kandidatoj de EU nur Slovenio (7,5 %) kaj Hungario (5,6 %) havas pli altan prezaltiĝon ol Irlando. En Ĉeĥio (2,5 %) kaj Slovakio (3,2 %) estas la inflacio eĉ pli malalta ol en la EU-landoj Grekio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando. Litovio, la plej prezstabila lando en Mez-Eŭropo, superas tiurilate eĉ ĉiun landon de la EU-zono.

Inflacio ree pliiĝas

Troa eŭforio laŭ ekspertoj de BA/CA tamen ne konvenas, ĉar en multaj MO-landoj al tiu sukceso kontribuis unufojaj efikoj, kiuj ja pli aŭ malpli frue finiĝos. En Ĉeĥa Respubliko efikas, krom la kurza stabileco de la krono, kiu kaŭzis faciligon per la importprezoj, ankaŭ la malaltigo de la gasprezoj je 8 %. En Slovakio gravan rolon ludas la ĉi-aŭtune okazontaj parlamentbalotoj. Mankantaj prezliberaligoj jarkomence interalie en la sfero de gaso konsiderinde subtenas la malpliiĝantan evoluon inflacian. En ĉiuj MO-landoj la malpli altaj krudaĵprezoj, unualoke la prezo de kruda petrolo, limigas la inflacion kompare kun la pasinta jaro. Post kiam en la dua duono de 2002 finiĝos la specialaj efikoj el 2001, oni ree atendas tendencon de prezaltiĝo en la regiono. Krome oni povas diveni la unuajn signojn de ekonomia vigliĝo, kiu faros pli grandan premon sur la prezojn.

Ĉefe en Hungario, kie la inflacio evidentiĝis limigita pro pasintjara revalorigo de la kurzo de la forinto kontraŭ la eŭro, la akcelo de la konjunkturo pro la kreskanta postulo kaŭzas altiĝon de la prezoj. La enlanda postulo antaŭ la parlamentbalotoj en aprilo ĉi-jare estis grave plifortigita per relative pli liberala buĝetpolitiko. Ankaŭ en la sekvaj monatoj ekspansia politiko fiska stimulos la postulon, ĉar la okazigo de regionaj balotoj ĉi-aŭtune devigis la novan registaron plenumi elspez-intensan programon kun gravaj altigoj de la salajroj en la publika sektoro. Fine la altigo de la impostoj sur la brulaĵoj la 1an de julio 2002 havos prezaltigan efikon.

Ankaŭ en Pollando interalie la altigo de administrataj prezoj kaŭzos turnon en la inflacia evoluo en la dua jarduono. En julio ĉi-jare oni altigis la prezon de elektro por la finkonsumantoj je 5,7 %.

Alproksimiĝo al la Mastriĥt-normoj

Dum 2002 la inflaciaj ciferoj en la MO-landoj estos konsiderinde sub la nivelo de la pasinta jaro. Post kiam en 2001 nur Latvio kaj Litovio plenumis la gravan Mastriĥt-kriterion – inflacio je ne pli ol 1,5 % super la averaĝo de la tri plej prezstabilaj – laŭ pritakso de BA/CA por la jaro 2002 Ĉeĥio kaj ĉiuj baltaj landoj (Estonio, Latvio kaj Litovio) havos inflacion sub tiu nivelo, kiu laŭ aktualaj prognozoj verŝajne estos je 3,3 % (1,8 + 1,5 %).

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019