MONATO

Enkonduko

Manipulado duobla

Kiel konate, en suda Afriko minacas terura malsato. Pro tio multaj riĉaj landoj donacis kaj donacas nutraĵon, nelaste Usono. En la haveno de Maputo, ĉefurbo de Mozambiko, pluraj mil tunoj da maizo kaj tritiko en kargoŝipoj atendas, sed oni ne elprenas ilin por satigi la ses milionojn da homoj de la regiono. La mozambika registaro rifuzas la donacon el Usono. Kial? Ĉar estas genteknike manipulitaj grenoj. Tiajn oni ne volas havi, ankaŭ ne donace. Simile reagis registaroj de la najbaraj ŝtatoj Zambio kaj Zimbabvo.

Unuavide tio estas absurda: afrikaj registoj preferas, ke homoj mortos pro malsato anstataŭ akcepti valoran nutraĵon. Sed duavide oni bone povas kompreni tian konduton. Se la afrikaj registaroj akceptas la usonan helpon, la estonta damaĝo estos pli granda ol la portempa utilo. Ĉar certe homoj ne nur mem manĝos gen-manipulitan maizon kaj tritikon, sed uzos la grenojn por semado. Sed tio signifos, ke postajn rikoltojn oni ne plu povos eksporti al Eŭropa Unio, plej grava aĉetanto; ĉar en EU (kaj en multaj aziaj ŝtatoj) gen-maizo kaj gen-tritiko estas malpermesitaj. Krome ankaŭ brutojn kaj kort-birdojn nutritajn per gen-manipulaĵoj oni ne plu povus vendi.

Temas do pri duobla manipulado: Ĉar Usono ne povas vendi siajn gen-manipulitajn grenojn al Eŭropo kaj Azio, la registaro sendas tiujn ĉi superfluajn varojn al Afriko. Tiel Vaŝingtono perforte provas manipuli la merkaton, metante afrikajn registarojn en moralan kaj ekonomian dilemon. La afero ne estus tiom terura, se ĝi koncernus nur etan parton de bezonataj nutraĵoj. Sed la riĉa Usono kovras ĉ. duonon de la tuta helpoprogramo por malsatantaj afrikanoj.

Leganto (ne-usona) de MONATO dum la UK en Fortalezo asertis, ke nia revuo estas kontraŭ-usona. Mi replikis, ke kritiko baziĝas sur faktoj, ne sur emocio. Se usonanoj ne timas sanproblemojn per gen-manipulita nutraĵo, ili manĝu ĝin. Sed se aliaj rifuzas tion pro (science pruvita) san-risko, Vaŝingtono ne miru, ke tiaj provoj de perforto malfaciligas al aliaj kompreni aŭ eĉ ami Usonon.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019