MONATO

Enkonduko

Espero detruita

Supozeble ne okazas ofte, ke registaro okupiĝas pri artikolo en MONATO. Nun la eksa diplomato Ralph Harry en Sidnejo tradukis la komentarion Tribunalo esperiga en la maja numero en la aŭstralian lingvon („dialekton de la angla!” laŭ Harry) kaj sendis ĝin al la ĉefo de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj kaj Komerco en Kanbero. Harry raportas: „La registaro federacia de Aŭstralio tiutempe hezitis ĉu ratifi la traktaton, kiu konsistigos la tribunalon (kvankam aŭstraliaj reprezentantoj helpis pri la redaktado kaj subskribis la finan dokumenton). La 24an de junio la registaro anoncis, ke ĝi ja ratifos la traktaton, kun deklaracio (ne rezervo, kiun la traktato ne permesas) ke Aŭstralio mem juĝos ŝtatanojn kiuj faras militkrimojn, genocidon aŭ krimojn kontraŭ la homaro, kaj aŭstralianojn, kiuj servas en la pacfortoj de UN.”

Ĉu do la aŭstralian registaron impresis mia komentario, en kiu mi forte pledis por la tribunalo kaj provis refuti usonajn argumentojn kontraŭ ĝi? Tion ni ne scias, sed tutcerte ĝi ne impresus la usonan registaron, se en Vaŝingtono oni legus la tradukon de Harry (kion, kompreneble, oni ne faris). Intertempe la esperoj, kiujn mi esprimis, ĉiel ajn estas detruitaj. Usono ĉantaĝis la sekurec-konsilion de UN kaj tiel atingis, ke usonaj soldatoj ĝuos imunecon (same civitanoj de la aliaj ŝtatoj, kiuj ne subskribis la traktaton). La tribunalo per tiu ĉi usona perforto fariĝis senvalora. Estas absurde, ke ĝuste antaŭ internacia juĝejo starigita laŭ la principo, ke ĉiuj homoj estas egalaj kaj samrajtaj, usonanoj havas privilegiojn. Plorinde estas ne nur, ke Usono denove pruvis ke la plej forta povas tordi juron laŭplaĉe, sed priplorindaj estas ankaŭ fiasko kaj malkuraĝo de EU (kun Britio, vasalo de Usono, ĉepinte), kiu cedis al ĉantaĝo kaj forĵetis proprajn konvinkojn.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019