MONATO

Libroj

Studlibro vere unika

Ni troviĝas en la virtuala klubo „Esperanto-lando”, kiu situas ie en Moskvo. Oni prezentas al ni dudek ses kunvenojn de la klubo, unu pli interesan ol la alia. La ĝenerala tagordo de la klubkunvenoj estas pli-malpli konstanta, kvankam ekzistas esceptoj – kelkfoje antaŭanoncitaj, kelkfoje (same kiel en „realaj” klubkunvenoj) kvazaŭ neanticipitaj.

Ekzemple, hodiaŭ ni partoprenu en la kvara kunveno (= „Leciono 4”). La prezidanto informas nin, ke hodiaŭ ni faros „ekskurson al Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo, ligitaj kun la malnova historio de Esperanto”. Li ankaŭ mencias, ke en kunveno post du semajnoj ni denove ekskursos, sed tiufoje al memorigaj lokoj „ligitaj kun la nova Esperanto-historio”. Ni ekskursas al domo, en kiu Ludoviko Zamenhof loĝis inter 1879 kaj 1881, kiam li studis en la medicina fakultato de la Moskva Universitato. Poste, ni ekvidas la universitaton mem, transiras al la muzeo de Tolstoj, kaj al konstruaĵoj ligitaj kun la historio de Esperanto en Rusio ĝis la mezo de la epoko de Stalin. Dume, nia gvidanto informas nin pri esperantaj eventoj rilatantaj al la vizitataj lokoj kaj la politika situacio.

Fininte la ekskurson, jen ni denove en la klubĉambro. Marjorie Boulton prelegas al ni pri peresperanta korespondado (t.e. ni legas tekston tiuteman, verkitan de ŝi.) Post la prelego ni transiras al literatura prezento: Ni legas selektaĵon el Metropoliteno de Vladimiro Varankin. Ĉi tiu rakonto rekte rilatas al la ideologiaj sintenoj de la 1930aj jaroj. Sekvas tiun legaĵon poemeto de Albert Goodheir pri „Totalismo”. Kaj ni legas detalan komentaron, kiu klarigas la nomojn kaj eventojn, menciitajn ĝis nun en la kunveno, kaj kiu atentigas pri lingvaj fenomenoj, kiujn ni bezonas speciale atenti.

En la tria parto de la klubkunveno venas lingvo-praktikado. Ni respondas al demandoj pri la enhavo de la legaĵoj, ni faras frazojn laŭ diversaj skemoj, kaj ĝenerale uzas Esperanton. Estas klare, per la demandoj, ke la legaĵoj celis ne nur ĝenerale distri nin, sed specife instrui nin pri nomoj, datoj kaj faktoj.

En siaj 26 lecionoj („klubkunvenoj”) Boris Kolker prezentas al ni unikan studlibron, ĉar ĝi ne nur celas utili al „progresantaj” studantoj de Esperanto, sed ankaŭ estas tre utila kleriga verko por la sperta esperantisto, kiu deziras pligrandigi sian scion pri la historio de la esperanta movado, sian konon de esperantlingvaj verkoj, sian scion pri la historio de Esperanto, kaj/aŭ volas trovi ekzercojn kaj prilingvaĵojn, kiuj povas progresigi ankaŭ lian Esperanto-kompetenton.

La temoj neniel estas nure Esperanto-rilataj, kvankam plejofte ili rilatas, almenaŭ nerekte, – se nur pro la fakto, ke ili estis ĉerpitaj el esperantlingvaj verkoj. Ni do legas pri la origino de Esperanto, la frua movado, pri vizitado al aliaj landoj kun notoj pri diversaj kulturoj, pri „La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjŭan”; ni legas tekstojn pri prononcado, tekstojn el Esprimo de sentoj en Esperanto de Edmond Privat, kaj ĉerpaĵojn el multaj literaturaj verkoj. Ni konatiĝas kun Cezaro Rossetti, Julio Baghy, Raymond Schwartz, Mikaelo Giŝpling, Lorjak, Hilda Dresen, Kolomano Kalocsay, kaj granda nombro da aliaj verkistoj niaj. Kelkaj prezentaĵoj estas tre praktikaj, ekzemple, informoj kaj detaloj pri Interreto en la lasta leciono.

Du karakterizaĵoj de la libro elstaras: ĝia amplekso (pritraktanta preskaŭ ĉiujn aspektojn de la esperantismo), kaj la multvario en ĉiu el la lecionoj. Preskaŭ nenio en la libro celas nur distri sen informi. La emfazo pri la historio de Esperanto en Rusio, eble, estas iom tro forta – mi ŝatus legi egale ampleksajn informojn pri, ekzemple, la historio de Esperanto en Ĉinio, Vjetnamio, Irano kaj aliaj lokoj, kie la esperantismon konfrontis sociaj sintenoj, kulturoj, kaj ideologioj problemkaŭzantaj; legi pri la tre frapa interligiteco de la esperanta movado kaj spiritismo en Brazilo, k.c. Kompreneble, tio signifus du- aŭ tri-obligi la amplekson de la libro, do ne estus praktika.

La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro.

Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: „Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo”.

Donald BROADRIBB
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Eld. UEA, Rotterdam, 2002. 291 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019