MONATO

Politiko

FRANCIO

FN-fono

Ne plu pruvendas la rasismo de Jean-Marie Le Pen, estro de la franca ekstremdekstra partio Fronto Nacia (FN). En kvar sudaj urboj de Francio (Vitrolles, Marignane, Orange kaj Toulon, administrataj ekde 1995 de la Nacia Fronto) klare videblas la politiko de la partio de Le Pen. Por eviti, ke la tuta lando estu tiel regata, francoj en majo rebatis la prezidantan kandidatecon de Le Pen, donante finfine 82 % de la voĉoj al lia kontraŭulo Jacques Chirac.

En 1995, la kvar novaj FN-urbestroj klopodis „ordigi” siajn urbajn servojn, maldungante „sociajn parazitojn” por tuj preskaŭ samnombre redungi oficistojn laŭ principo de nacia kaj politika prefero (40 maldungitoj en Orange, 140 en Vitrolles).

En Vitrolles, la urbestro rifuzis krei t.n. „junul-laborlokojn”, enkondukitajn de la socialista registaro, malgraŭ tiea kreskanta senlaboreco. Krome, por ŝpari monon, rubo-kolektado estis en pluraj urboj privatigita; sed kiam tribunalo nuligis kiel kontraŭleĝan la privatigitan servon, la urbestroj rezignis pri ĝi. Plue, pluraj stratoj estas renomitaj laŭ partia idearo: ekzemple Raoul Salan, ribelinta oficiro dum la alĝeria milito, anstataŭis Nelson Mandela.

„Tikli” islamanojn

Aliaj publikaj servoj estis „reordigitaj”. En bibliotekoj, revuoj malfavoraj al la FN malaperis; anstataŭis ilin FN-publikaĵoj kaj verkoj de kontraŭjudaj aŭtoroj (i.a. Evola, inspirinto de Mussolini). En lernejoj la urbestroj insistis, ke infanoj ricevu pli FN-konforman edukadon. Ili etigas subvenciojn por publikaj lernejoj kaj sociaj agoj kaj eĉ, kvazaŭ dum milito, porciigis manĝovarojn en la plej malriĉaj kvartaloj. En Marignane malaperis el la lernejo menuo sen porkaĵo, por iom „tikli” islamanojn.

Kulturaj centroj fariĝis celpunktoj de FN. Multaj asocioj perdis siajn subvenciojn kaj estas pelitaj el antaŭe senpage okupataj komunumaj ĉambroj. La urbestroj tamen kreis asocion „Franca Frateco”: tiel komuna agado konformiĝas kun la rasismaj kaj diskriminaciaj kriterioj de FN. Mezepokaj naciecaj religiaj festoj anstataŭis muzik- kaj libro-festivalojn, kaj provokema t.n. „hip-hop” grupo NTM estis malpermesata en Orange. Kroma edifa ekzemplo: en Vitrolles, edukado-subvencio en malriĉa kvartalo falis de 100 000 francaj frankoj en 1996 ĝis 1000 frankoj en 1998. Dume la subvencio al polica asocio kreskis je 100 000 frankoj.

Cenzuro-ordono

Tamen plurfoje devis interveni polico aŭ tribunalo por respektigi bazajn konstituciajn rajtojn: FN-elektitoj ofte kontraŭleĝe agis (privatigo de rubo-kolektado, blokado de dunaciaj geedziĝoj, malpermesado de manifestacioj kaj de maldekstraj ĵurnaloj, disdonado de FN-broŝuroj al lernejanoj). En Vitrolles kinejestrino, kiu malgraŭ cenzuro-ordono de la urbestro tamen vidigis filmon pri aidoso, estis maldungita.

Aliaj FN-agoj:
– donacado de laborpostenoj pagitaj de la urbo, foje ĉefaj postenoj, al familianoj, amikoj;
– kunvenoj de urbaj konsilantaroj fariĝis malamaj kaj perfortaj (ofte oni trapikas pneŭmatikojn, foje minacas je morto);
– pluraj procesoj kondamnis urbestrojn aŭ kunlaborantojn (ĉefe pro agresoj, insultoj, naziaj aŭ rasismaj paroloj, aŭ financaj skandaloj); okazis multaj demisioj;
– en Toulon la polico daŭre enketas pri ŝtupar-falo, kiu mortigis en 1996 s-ron Poulet-Dachary, eks-konsilanton;
– en Vitrolles, en 1997, la urbestro murigis la enirejojn al la kulturcentro „La submarŝipo”; tribunala decido remalfermigis la centron.

Jen praktikaj rezultoj de antaŭbalota kampanjo bazita sur „sekureco”, ĉiama batal-krio de Le Pen. La flamo grandiĝis kaj nun la fajro ekflagras. Ĉu batali kontraŭ la brulego? Unu franco el kvin voĉdone subtenis la partion de Le Pen. Oni restu vigla kaj atenta ...

Adrien DURANDARD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019