MONATO

Moderna Vivo

JAPANIO

La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la ... bazaro

„Fiŝo, fiŝo, fiŝo, manĝu fiŝon, fariĝos vi pli sana; fiŝo, fiŝo, fiŝo, manĝu fiŝon, fariĝos vi pli saĝa...”: kiam aŭdiĝas tiu ĉi kanto en superbazaro, estas mirinde, ke ĝi allogas klientojn al la fiŝ-vendejo. Tamen en Japanio kiamaniere kaj kiajn fiŝojn vendi ege gravas.

Lastan jaron bazaro Daiei komencis plivastigi kaj plibeligi sian fiŝ-oferton: klientoj nun vidas vendistojn dispecigi fiŝojn, por ke la varoj montriĝu pli freŝaj; samtempe la firmao proponis pli diversajn fiŝ-specojn kaj aranĝis ilin transporti rekte el fiŝ-bazaro vendejen. Pro la reformo malpliiĝis plendoj kaj duobliĝis vendoj, kiuj nun superas tiujn de viando.

Post la dua mondomilito japanoj sekvis eŭropstilan manĝokutimon, elektante viandon prefere al fiŝo; tamen nun ŝajnas, ke venas tempo de fiŝo. Fakte japanoj tre ŝatas fiŝon: laŭ statistiko de la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj ĉiu japano dum 1993-1995 jare manĝis 69,9 kg da fiŝo, tiel okupante la sesan lokon inter la mondaj fiŝ-manĝantoj. Tamen, laŭ statistiko de la japana registaro, dum la lastaj 20 jaroj la fiŝ-konsumado de meza japana familio falis je 22 %; tiu de viando nur je 11 %.

Preparita manĝaĵo

Troviĝas kelkaj kialoj. Unue, japanoj pli kaj pli dependas de vendejoj por ĉiutagaj bezonaĵoj. Ili ne ŝatas ion hejme kuiri. Furoras vendejoj, kie eblas aĉeti finkuiritajn manĝaĵojn por krei hejme t.n. tujan „luksan vespermanĝon”. Ekzistas familioj sen hejmaj kuirtranĉiloj: necesas nur tondilo por malfermi plastan sakon enhavantan jam preparitan manĝaĵon, kiun oni simple finkuiras. Rilate facilecon kaj rapidecon pli taŭgas viando ol fiŝo.

Due, japanoj pli kaj pli emas vivi for de naturo kaj do ne ŝatas krudaĵojn. Al multaj ne plaĉas koloroj, odoroj, formoj kaj eĉ okuloj de fiŝoj. Kiam oni kuiras fiŝon, oni devas fortranĉi ĝian kapon kaj forpreni ĝian internaĵon, sange malpurigante siajn manojn kaj hakplaton. Tial, kiam ili aĉetas fiŝon, ili petas, ke ĉion ĉi faru vendisto. Laŭ Siraisi Yuriko, membro de Virina Fiŝ-forumo: „Laŭ nunaj geknaboj fiŝo malhavas kapon, voston kaj ostojn”.

Trie, multaj nun mallertas, uzante manĝobastonetojn. Kiam oni manĝas fiŝon, aparte rostitan fiŝon, oni forprenu malgrandajn ostojn. La japanaj bastonetoj estas precipe faritaj por manĝi fiŝon kun akraj pintoj; ili malsimilas al ĉinaj kaj koreaj bastonetoj, kiuj taŭgas por manĝi viandon. Japanaj geknaboj nun pli lertas, manipulante butonojn de televidaj ludoj ol bastonetojn por manĝi ostoplenan fiŝon.

Suŝio

Laŭ enketo pri ŝatataj manĝaĵoj inter element-lernejanoj, suŝio okupas unuan lokon. Mori Mituko, de suŝio-vendejo Kura-susi, esperas: „Se geknaboj ekinteresiĝos pri fiŝ-kulturo pere de suŝio, la japanoj multe pli manĝos fiŝon”. Tamen por geknaboj suŝio ne estas fiŝo, sed viando.

Japanio estas ĉirkaŭata de maro. Ĝis la japana moderniĝo en 1867, la japanoj ne kutimis manĝi bovon kaj porkon; proteinon ili prenis ĉefe el fiŝoj. Laŭ ŝanĝiĝo de la sezonoj diversaj fiŝoj rondvojaĝas la insularon, ekzemple en majo kacuono (speco de skombro) kaj en aŭtuno sairo. Manĝante tiujn fiŝojn, la japanoj sentas la sezonojn kaj tiel vivas kun naturo. Delikateco tia nun perdiĝas.

La manĝaĵoj, kiujn infanoj kutime konsumas, restas enkore kiel „animaj manĝaĵoj”, donante trankvilon kaj feliĉon. Tamen jam 30 jarojn japana devizo jenas: „Pli rapide, pli facile, pli oportune, pli artefarite kaj pli for de naturo”. Jam anoj de la junaj generacioj kutimas manĝi aĉajn manĝaĵojn kiel „animajn manĝaĵojn”. Tial estonte fiŝoj ĉirkaŭ la japanaj insuloj ĝuos feliĉan, sekuran vivon: japanoj, nek sanaj nek saĝaj, ilin lasos en paco, ĉar fiŝojn ili ne plu manĝos.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019