MONATO

Moderna Vivo

JAPANIO

Profitoj pro „fantomaj” studantoj

Elpelitaj el kolegio en Japanio estas 21 ĉinaj studantoj, kiuj nek vizitis la instituton nek pagis siajn kotizojn. Dume evidentiĝis, ke ĉe kolegio Sakata, en gubernio Yamagata, kontraŭleĝe studis 342 ĉinoj kaj 13 japanoj: la ministrejo pri edukado kaj scienco fiksis la nombron ĉe 200. Krome, pli ol duono de la studantoj loĝis kaj laboris en Tokio, 300 kilometrojn sude de Sakata.

Kolegio Sakata, du-jara instituto, estas fondita en 1966. Kiam la nuna direktoro Kaibara Hideteru enoficiĝis en 1999, la kolegio havis nur 100 studantojn. Por fari profiton, nepris pli da studantoj: en Japanio, tamen, falas la nombro de dek-kelkjaruloj, kiuj krome preferas kvar-jaran universitaton ol du-jaran kolegion. Direktoro Kaibara turnis sin do al Ĉinio kaj ekakceptis studantojn el tiu ĉi lando, kiuj pagas jaran ekvivalenton de po ĉ. 6000 eŭroj. Fanfaronis Kaibara, ke la ĉinoj reprezentas tre efikan „medikamenton” rilate restarigon de la kolegio.

Alloga lando

Tamen la bonaj efikoj ne longe daŭris. La oficejo pri enmigrontoj malpermesis pasintjare, ke envenu 265 ĉinoj, ankaŭ ĉi-jare pliaj 60. La oficejo suspektis, ke la „studontoj” intencas labori, ne studi en Japanio. Kvankam Japanio nun suferas pro malbona ekonomio, ĝi ankoraŭ estas tre alloga lando por ĉinoj, kiuj povas gajni dekoble aŭ dudekoble pli da mono ol en Ĉinio.

La afero Sakata ne unikas en Japanio: aliaj kolegioj dependas de eksterlandaj studantoj por pluvivi. Laŭ la ministrejo pri edukado 140 000: el ili 56 % estas ĉinoj. Intertempe la nombro de japanaj 18-jaruloj malgrandiĝas: en 1992 estis pli ol du milionoj; nun nur unu miliono kaj duono. Pro tio oni prognozas bankroton de kelkaj kolegioj kaj universitatoj.

Eksterlandaj studantoj pozitive efikas sur junajn japanojn, kiuj ĝenerale fermas sin en malgrandaj rondoj. Bedaŭrinde estas do la krizo ĉe kolegio Sakata: nepras nun trovi rimedojn por helpi al la ĉinoj restantaj ĉe la jam duonbankrota kolegio kaj por montri, ke Japanio konsistas ne nur el mono sed ankaŭ el koro.

HORI Yasuo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019