MONATO

Politiko

SANGO

La koloro de Holi

Holi, la barata festo de koloroj, kiu markas la finon de la vintro, estis kvieta, malĝoja afero ĉi-jare pro lastatempaj tumultegoj inter hinduoj kaj islamanoj en la okcidenta subŝtato de Gujarat [guĝarat]. Pli ol 700 homoj jam mortis, kaj pli ol 90 000 estis senhejmigitaj pro la barbaraj murdoj dum la pasintaj semajnoj.

Tiu ĉi ciklo de perforto komenciĝis, kiam, je la 27a de februaro, islamanoj bruligis trajnon, en kiu estis veturantaj 58 hinduoj. La viktimoj estis revenantaj hejmen de la urbeto Ayodhya [ajodhja], kie fundamentistaj hinduoj volas konstrui templon al la dio Ramo, kiu, ili asertas, naskiĝis en Ayodhya. Jam en 1992 en Ayodhya, fundamentistaj hinduoj detruis moskeon, kiu, ili pretendas, staras en la ekzakta loko de antaŭa templo. Post la moskeo-detruo okazis tumultegoj tra la tuta lando.

Ĉi-foje, la murdo de la hinduoj lanĉis ondon da venĝomurdoj en Gujarat, en kiu la plej multaj murditoj kaj senhejmigitoj estas islamanoj. La rakontoj el la subŝtato estas hororaj: pafado, ponardado kaj bruligado de vivantaj infanoj, virinoj, viroj. Ne nur la vivoj sed ankaŭ la posedaĵoj, kaj materialaj kaj simbolaj, de la islamanoj estis sisteme detruitaj. Plenigas la televidekranojn bildoj de elkavigitaj hejmoj, vendejoj, hoteloj kaj moskeoj de islamanoj.

Dume raportas la amaskomunikiloj pri postvivantinoj – knabinoj kaj virinoj – kiuj ne plu parolas: ili estis brutale seksperfortitaj. Tiuj ĉi inoj nun loĝas en subhomaj kondiĉoj en la ĉirkaŭ 56 tendaroj por rifuĝintoj.

Ankoraŭ ĉiutage venas raportoj pri subŝtata registaro, kiu silente permesis la murdon kaj detruon. La estro de Gujarat, Narendra Modi eĉ pravigis la krimojn de la mortigintaj hinduoj per jenaj vortoj: „Ĉiu ago havas sian propran reagon.” Modi apartenas al BJP, la ĉefa partio en la reganta nacia koalicio, al kiu apartenas ankaŭ la ĉefministro Vajpayee [vaĝpaj]. Ambaŭ nun estas sub ega premo klarigi siajn agojn kaj politikojn.

Sed eĉ kiam tiu ĉi raporto estas verkita, venas novaĵo pri freŝa perforto el Gujarat. Por la viktimoj, la festo Holi havas nur unu koloron: la ruĝon de fluanta sango.

A Giridhar RAO

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019