MONATO

Moderna Vivo

POLICO

Puno ne sen peno

En januaro la antverpena polico dufoje devis liberigi junulon, kiu faris gravan krimon. La kialo? Ekde la unua de januaro 2002 junuloj ne plu rajtas esti enkarcerigitaj en malliberejoj por plenkreskuloj. Pro tio, ke ili estas neplenaĝaj, ilia loko ne estas inter krimuloj, sed en t.n. institucioj por speciala junularprizorgado. Ĝi estas speco de internula lernejo kun ege strikta regularo. Sed, ĉar ĉiuj tiaj institucioj estis plenŝtopitaj, ne plu estis loko por la junuloj. La juĝisto povis nenion fari krom (provizore) liberigi la junajn krimintojn, ĝis lokoj liberiĝos.

Estas memkompreneble, ke tia situacio estas nek instiga kaj motiviga por la polico, kiu devas alfronti krimemajn junulojn, nek timiga por junuloj tentataj al krimaj agoj. Laŭte aŭdeblis kritiko kaj la registaro sentis urĝan bezonon malfermi novan institucion, por ke estu pli da lokoj kaj la situacio ne ripetiĝu. Tamen tio ne estas facila tasko: nek la nederlandlingva, nek la franclingva komunumo, kiuj mastrumas la instituciojn, havas rimedojn por ilin malfermi.

Alia tempo, aliaj moroj

Tial la nacia (federacia) registaro decidis malfermi novan ejon apud Bruselo (en Everberg), kie junaj deliktuloj kaj de la flandra kaj de la valona regionoj povus esti internigitaj. Ne temas pri novaj konstruaĵoj sed pri malnova armeejo, kiu post la falo de la berlina muro estis forlasita, ĉar la nombro de soldatoj grave reduktiĝis.

La ĉefministro ĵuris, ke la ejo estos adaptita kaj preta antaŭ la unua de marto. Por tion efektivigi necesis nova leĝo. Sed leĝpropono devas trapasi plurajn ŝtupojn: plej grava estas tiu, ke la proponon devas akcepti kaj Ĉambro de Deputitoj kaj Senato. Pro manko de tempo la registaro prezentis la proponon ene de du tagoj al ambaŭ ĉambroj. Tio fakte estas nekutima procedo, kiu lastan fojon okazis en 1940 ... pro evidenta kialo. Kompreneble la opozicio laŭte protestis, argumentante, ke la situacio neniel rajtigas speciale urĝan traktadon. Tamen la propono leĝiĝis kaj la nova internulejo povis malfermiĝi.

Ne en unu tago elkreskis Kartago

Tamen, kiam alvenis la 5an de marto la unua junulo, evidentiĝis, ke la domego estas nur parte preta. Krome mankis edukistoj por prizorgi la knabon. La 6an de marto vizitis la ejon valonaj deputitoj kaj la advokato de la junulo, kiuj konstatis, ke vere ne eblas akcepti la knabon: anstataŭ edukistoj ankoraŭ svarmis surloke konstrulaboristoj. Montriĝis ankaŭ, ke la knabo dum la tuta tago apenaŭ ricevis ion por manĝi.

La advokato de la knabo petis, ke tiu denove aperu antaŭ juĝisto: ĉe la juĝejo li postulis, ke la knabo estu sendita al alia loko. Konsentis la juĝisto ... tamen, dum oni forigis la unuan gaston el la ejo, alia juĝisto decidis tien sendi duan.

Guido VAN DAMME

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019