MONATO

Moderna Vivo

ABORTIGO

Ĉu daŭre navigas „pramŝipo de larmoj”?

Dum la longa politika vivo de Éamon de Valera, „patro” de la moderna sendependa Irlando, la lando estis regata de kvazaŭa koalicio de registaro kaj eklezio. Hodiaŭ Irlando estas malpli rigore katolika lando kaj malpli homogena socio. Tamen granda parto de la loĝantaro, precipe la kampara bienista komunumo, restas konservativa kaj fervore religia. Ĝenerale la tuta popolo – ĉu pro religiaj, ĉu pro etikaj kialoj – profunde malaprobas abortigon.

Antaŭ kelkaj jaroj la popolo referendume malpermesis abortigon. Juristoj tamen avertis, ke enigi tiajn specifajn leĝojn en la konstitucion povus estonte okazigi problemojn. Kaj, malgraŭ kontraŭ-abortiga leĝo kaj preskaŭ universala kondamno de abortigo, oni kalkulas, ke ĉiusemajne 19 virinoj vojaĝas Brition per t.n. „pramŝipo de larmoj” por abortigi en britaj klinikoj. Laŭ kritikantoj de la koncerna leĝo Irlando, sub preteksto solvi problemon, simple eksportas ĝin al Anglio.

Sin mortigi

Neniu en Irlando kontentas pri la situacio kaj pro tio okazis jam tri referendumoj. En la lasta, okazinta en marto 2002, oni devis jesi aŭ maljesi al nova paragrafo, aldonota al la konstitucio, kiu tute malpermesos abortigon, eĉ kiam la naskonto minacas sin mortigi (kio jam okazis kaj instigis juĝiston decidi, ke la koncerna juna knabino rajtis vojaĝi Anglion por tie operaciiĝi).

Laŭ la propono ĉiu, kiu submetas sin al abortigo en la Irlanda Respubliko aŭ kiu ebligas abortigon, estos kondamnita al multjara puno mallibereja. La proponitan ŝanĝon apogis la registara koalicio, la katolika eklezio kaj la direktoroj de obstetrikaj hospitaloj en Dublino (kiuj poste moderigis sian senkompromisan sintenon fronte al situacio, en kiu feto estas tute ne vivkapabla kaj endanĝerigas la virinon).

Konfuzo

Kalkulinte la voĉojn, oni konstatis, ke 49,05 % estis por, 50,04 % kontraŭis. Nur 42 % de la rajtigitaj voĉdonantoj partoprenis, eble pro konfuzo pri la lingvaĵo de la referenduma demando kaj pro duboj pri la efikoj de la reviziota paragrafo. Preskaŭ ĉiuj kamparanoj jese voĉdonis; preskaŭ ĉiuj urbanoj nee. Multaj voĉdonantoj senvalorigis siajn balotilojn per negativaj komentoj aŭ esprimoj de nekompreno.

Nun ŝajnas, ke neniu opinias, ke la problemo estas solvita: oni avertas, ke nova referendumo bezonatos, kvankam ne baldaŭ. Ke irlandanoj ne ŝatas referendumojn, montris antaŭa referendumo pri la nica interkonsento. Irlandanoj aŭ partoprenas ilin kun malgranda entuziasmo aŭ simple detenas sin.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019