MONATO

Unika monstraĵo?

André Cherpillod demandis (MONATO, 1999/11, p. 16) „Kial nur la Esperanto-uzantoj devus ŝanĝi sian skribmanieron?” Multaj lingvoj havas sian propran nelatinan alfabeton, kaj sistemon por transliterigi tiun alfabeton en latinajn literojn. Li asertas ke la germana lingvo ne havas tion. La germana lingvo havas ĝuste tion: „ß” fariĝas „ss” kaj „ö” fariĝas „oe”, ekzemple.

La rusoj havas sistemon de transliterigo; ankaŭ la ĉinoj, la japanoj, kaj multaj aliaj. Tiu transliterigo fariĝis des pli grava kiam alvenis Interreto, ĉar ĝis nun mankis universale akceptitaj normoj por transsendi la nelatinajn literojn. Ekzemple, se André sendus retmesaĝon per sep-bita enkodado al iu kiu ankoraŭ ne havas Unikodon, ĉu li ne mem trovus similan manieron adapti sian personan nomon? Sed eĉ antaŭ la interretaj tagoj, io simila okazis. Se mi estus tajpinta lian nomon per brita tajpmaŝino mi tre kredeble estus tajpinta „Andre'”, tutsame kiel mi estus tajpinta „c'apelo”.

Eble s-ro Cherpillod ne komprenas, ke ĝuste la nelatinaj literoj kiujn li mem skribis en sia artikolo trairis la sistemon inter redaktoroj, reviziantoj, kaj administrantoj ĝuste en latinalfabeta transskribo! Li skribis „Mi akceptus ŝanĝon de nia alfabeto nur ĉe tiu kondiĉo: ke la poloj, ... germanoj ... ktp. decidus similan ŝanĝon en siaj respektivaj alfabetoj.”

Ian FANTOM, Britio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019