MONATO

REAGO

Ĉu la esperanta alfabeto estas unika monstraĵo? – ree

Mi ricevis plurajn leterojn, kiuj eĥis al mia artikolo “Ĉu la esperanta alfabeto estas unika monstraĵo?” (MONATO 1999/5, p. 23). Eble mi ne estis sufiĉe klara, ĉar pluraj komprenis, ke mi volis demonstri, ke la Zamenhofa alfabeto estas same monstra, kiel la aliaj alfabetoj. Tute ne: mi intencis demonstri, ke la esperanta alfabeto (la normala, la Fundamenta) ne estas monstraĵo, ĉar se ĝi estus tia, tiam preskaŭ ĉiuj alfabetoj en la mondo estus monstraĵoj, eĉ pli monstraj ol la nia. Sed evidente, ili ne estas tiaj: ĉiuj skribaĵoj en la mondo estas respektindaj.

Mi supozas, ke la hungaroj ne suferas pro la ekzisto de la ó, õ, ú, ü, ktp. La poloj ne sentas kapdoloron, kiam ili skribas ą, ń, ł, ż, ktp. Nek la danoj ĉe la skribado de la ø kaj de la å. Neniu franco sentas sin en la fundo de l' mizero, kiam ili devas skribi à, é, î, ù, ç, æ, ktp.

Do mi denove faras la demandon: Pro kiu diabla kaŭzo la afero estus malsama en Esperanto? Kial nur la Esperanto-uzantoj devus ŝanĝi sian skribmanieron? Kial la Hungara Akademio (ekzemple) ne decidas, ke la ű estos en la estonteco skribita uh, aŭ ux, aŭ ... mi ne scias kio, pretekste, ke la usona alfabeto ne konas tiun signon?

Mi akceptus ŝanĝon de nia alfabeto nur ĉe tiu kondiĉo: ke la poloj, hungaroj, ĉeĥoj, litovoj, vjetnamoj, islandanoj, francoj, germanoj ktp, decidus similan ŝanĝon en siaj respektivaj alfabetoj. Sed ĝis tio efektiviĝos, ni povas atendi tute trankvile kaj pace ankoraŭ longajn jardekojn.

La diversaj proponoj, kiujn mi havis sub la okuloj, por krei reformitan alfabeton, estas eble 10, eble eĉ pli multaj. Ni imagu, ke ĉiu el ili estus akceptita de sufiĉe granda parto de la esperantistaro. Tiam ni havus esperantajn literaturaĵojn laŭ 10 diversaj ortografioj, esperantajn gazetojn laŭ 10 ortografioj, privatajn leterojn laŭ 10 diversaj ortografioj. Unuvorte, Esperanto ne plu ekzistus. Ĝi disfalus en la saman ridindecon, kiel Volapuko, pro la sama kaŭzo: la reformaĉa malsanego. Nuntempe, la plej granda danĝero, kiu ŝvebas super niaj kapoj, estas ĝuste tiu. Pro tio, mi luktas por savi tion, kio estas ankoraŭ savebla.

André CHERPILLOD


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019