Dimitrije Diso Janičić aperigis ses librojn (serbe kaj esperante) kaj estas aŭtoro de du grandaj vortaroj esperanto-serba kaj serbo-esperanta kaj kolekto de poemoj originale verkitaj en esperanto (Maturaj meditadoj – 2012). Liaj poemoj kaj noveloj aperis en Literatura foiro, Bulgara tribuno, Beletra Almanako, Monato ... Gajninto de tria premio por eseo en Belartaj konkursoj.