MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Taskoj de la redaktoro de MONATO

Al la versio por poŝtelefonoj

La ĉefaj taskoj de redaktoro estas akcepti tekstojn kaj revizii ilin.

Por akceptado la redaktoro konsideru, (1) Ĉu la sendita artikolo povas esti interesa por mondvasta publiko; (2) Ĉu meza leganto povas kompreni la tekston. Se vi mem ne komprenas iun kontribuon, tiam certe multaj legantoj ne komprenos. En tiaj okazoj vi povus rifuzi la kontribuon, aŭ peti la aŭtoron verki en pli populara aŭ klara maniero; (3) Ĉu la aŭtoro estas kompetenta. Ĉu tio, kion li skribis, estas fakte vera kaj fidinda? Ĉi-rilate necesas mencii la „lando-principon” de MONATO. Manuskriptojn kun tre loka enhavo (ekzemple pri la politiko de difinita lando) MONATO akceptas nur de legantoj de la koncerna regiono.

Rilate reviziadon ekzistas pluraj konsideroj. La plej okulfrapa kompreneble estas la lingva reviziado. MONATO provas liveri al siaj legantoj ĝustan hodiaŭan Esperanton. La redaktoro do korektas la lingvajn erarojn. Rilate stilon MONATO estas sufiĉe tolerema. Se la stilo estas komprenebla, kaj ne kontraŭas la regulojn de Esperanto, MONATO kutime ne tuŝas ĝin. Trie ekzistas konvencioj, kiujn la redaktoro kontrolu. Ni ne povas havi en unu artikolon la vortojn Francujo kaj Francio, aŭ komputoro kaj komputilo. Pro tio MONATO starigis multajn konvenciojn, kiuj estas libere konsulteblaj. Laste, sed ne balaste: teknikaj konvencioj. Por indiki ekzemple kursivajn vortojn, la redakcio uzas la jenan formon: <k>tie ĉi la kursivaj vortoj</k>. Pluraj multjaraj kunlaborantoj konas tiujn, kaj liveras siajn manuskriptojn kun la ĝustaj teknikaj konvencioj, sed novuloj aŭ okazaj kunlaborantoj ofte ne faras tion, kaj tiam estas la tasko de la redaktoro aldoni ilin. Jen superrigardo de la teknikaj konvencioj.

Redaktoro, kiu estas kompetenta pri difinita fako, kompreneble ankaŭ enhave kontrolu la manuskriptojn, por ke ne aperu sensencaĵoj en MONATO. Sed se redaktoro enhave ŝanĝas ion, tiam tio okazu nepre en interkonsento kun la aŭtoro. Ja lia nomo aperos sub la artikolo.

La redaktoro por ĉiu artikolo bv. indiki la prioritaton. Ekzistas 5 ŝtupoj.
Prioritato 1 signifas: nepre aperu en la venonta numero; se tio ne eblas, forĵetu ĝin.
Prioritato 2 signifas: nepre aperu en la venonta aŭ postvenonta numero; se tio ne eblas, forĵetu ĝin.
Prioritato 3 signifas: nepre aperu unu en la 3 venontaj numeroj; se tio ne eblas, forĵetu ĝin.
Prioritato 4 signifas: tiu teksto estas ĉiam aktuala.
Prioritato 5 signifas: uzu nur, se mankas aliaj tekstoj.
Specialajn kazojn oni povas indiki en la notoj. Ekzemple „aperu ne post januaro 2020”, „aperu prefere en la decembra numero”, „se la artikolo aperos post decembro, ŝanĝu en la teksto ,ĉi-jare' al ,pasintjare'”.

MONATO akceptas nur artikolojn originale verkitajn por ĝi en Esperanto; do ne tradukojn, nek artikolojn, kiuj estas sendataj al pluraj revuoj samtempe, aŭ kiuj jam aperis aliloke. Se redaktoro ekscias, ke kontribuo ne estas originala, li rifuzu ĝin. Por intervjuoj la redaktoroj decidis, ke la lingvo de la intervjuo povas esti iu ajn. Sed la intervjuo devas esti farita ekskluzive por MONATO.

Fine indas legi la sugestojn de la fondinto de MONATO, Stefan Maul.

Kiel la laboro praktike evoluas? La redaktoro ricevos manuskriptojn, ĉu rekte de la aŭtoroj, ĉu de la redakcia sekretario. La redaktoro legas kaj eventuale adaptas laŭ la ĉi-supraj konsideroj. Se la redaktado konsistis el pli ol nura korektado de tajp- aŭ lingvaj eraroj, la redaktoro resendas la tekston al la aŭtoro por aprobo kaj por ke tiu povu kontroli, ĉu la redaktoro ĉion bone komprenis. Post kiam la aŭtoro aprobis la ŝanĝojn, la redaktoro sendas la manuskripton al la redakcia sekretario, prefere per la testopaĝo. Poste la teksto iros al tri reviziantoj. Teorie tiuj reviziantoj devus nenion fari. Praktike tamen montriĝas, ke eĉ la plej bona redaktoro fojfoje ion pretervidas. Estas la tasko de la reviziantoj averti la redakcian sekretarion pri tio. Poste la artikolo aperos en la retaj versioj de MONATO kaj atendos sian vicon por eniri ankaŭ la paperan version kaj la tri bitajn versiojn: ePub, Kindle kaj PDF.

Fotoj: MONATO estas „magazino” kaj do preferas ilustri siajn artikolojn. Ofte aŭtoroj mem liveras fotojn. En tiu okazo necesas kontroli, ĉu la aŭtoro ankaŭ liveris subtekston por la foto. Se ne, plej facile la redaktoro verku tian subtekston. Se la aŭtoroj ne liveris fotojn, tiam kutime nia grafikisto serĉas fotojn kun la ĝusta permesilo kaj aldonas ilin. En tiuj okazoj plej ofte estas la redakcia sekretario, kiu verkas la subtekston, pro praktikaj kialoj (ofte tio okazas en plej lasta momento, antaŭ la publikigo de la magazino).
Fojfoje okazas, ke la fotoj, kiujn la aŭtoro aldonas, ne estas liaj propraj fotoj, sed ŝtelitaj de Interreto. Se oni rimarkas tion, oni rifuzu ilin kaj avertu la aŭtorojn (tiuj aŭtoroj, kiuj havas konstantan kontrakton kun MONATO, scias, ke ili rajtas liveri nur proprajn fotojn, aŭ fotojn kun la ĝusta permesilo, ekzemple de Krea Komunaĵo). La redaktoroj memoru ankaŭ la teknikajn kriteriojn, kiuj validas por fotoj.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-08-09