En ĉi tiu momento, starante antaŭ spegulo, mi enmane tenas foton de vi, eterne kaptitan dum iu grava momento en la daŭro de tempo, kaj mi parolas al vi.
En la foto, vi fiksrigardas la fotilon – ne, ne la fotilon ... Fakte, vi rigardas la malproksiman, nekonatan estontecon. Viaj senmovaj okuloj rigardas ankaŭ min, vian estontan memon. Viaj okuloj estas brilaj, viaj lipoj firme kunpremitaj kun decidemo kaj la certeco pri bona ĝojplena morgaŭo. Viaj ŝultroj estas rekte tenataj, ne pro vana fiero, sed pro forto kaj rezistemo, kvankam tiam vi apenaŭ havis vivajn defiojn por alfronti.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Gabrielo Olúbùnmi Òṣhọ́-Davies el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-10-29 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |