Al la versio por grandaj ekranoj

Lingvo

NEŬROLOGIO

Poliglotismo kaj neŭrologio: la pasinteco kaj la nuno

Ĉiu el ni aŭdis pri poliglotoj: unikaj geniuloj, kiuj havas la kapablon lerni kaj regi multajn lingvojn. Ne ekzistas preciza respondo al la demando, kiom da lingvoj oni devas scii por esti konsiderata poligloto. Kutime oni nomas poliglotoj homojn, kiuj scias minimume kvin ĝis ses lingvojn, kie la supra limo ne estas klare difinita. Poliglotoj kutime posedas eksterordinaran kapablon pri lingvolernado: por ekregi kaj ekuzi iun ajn novan lingvon, ili averaĝe bezonas nur kelkajn monatojn. Tiuj homoj kapablas akiri novajn sciojn kun mirinda rapideco.

Plurlingveco kaj ĝia rilato al la cerbo: la kazo de Emil Krebs

La nomo Emil Krebs je unua rigardo verŝajne elvokas neniujn asociojn ĉe mezuma homo. Nur malmultaj scias, ke li estis verŝajne la plej granda lingva geniulo en historio. Tiu ĉi germana ĉinologo kaj diplomato vivis de 1867 ĝis 1930. Li studis juron, la ĉinan kaj la turkan lingvojn en Berlino. Du jarojn li laboris kiel helpa juristo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Filip IVANČIĆ
korespondanto de MONATO en Kroatio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Filip Ivančić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-07-04
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume