Dum jarcentoj la homaro rigardis la ĉielon, konvinkite, ke la sunsistemo havas bone difinitajn limojn. Tamen, matematiko kaj fiziko poste komencis sugesti, ke tie for, en la plej profunda mallumo trans Neptuno, povus kaŝiĝi io alia: nevidebla gravita fantomo, al kiu la astronomoj donis la ikonecan nomon „planedo X”, aŭ la naŭa planedo.
Oni multe parolas pri ĝi jam de jardekoj: la historio de tiu scienca ĉasado ekis per vera astronomia revolucio, kiu okazis antaŭ precize dudek jaroj. Ĉirkaŭ la jaroj 2005 kaj 2006 la mondaj amaskomunikiloj laŭvorte freneziĝis pro la tiel nomata deka planedo, kiam Plutono ankoraŭ estis konsiderata la naŭa. Tiu intereso ŝuldiĝis al la malkovro de novaj korpoj en la tiel nomata Kuiper-zono – malproksima regiono plena je glaciaj objektoj ekster la orbito de Neptuno.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-06-20 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |