En la tutmonda rangotabelo pri la angla lingvokono en 2025, kelkaj afrikaj landoj montris rimarkindajn datumojn. La kvin, kiuj plej bone regas la anglan en Afriko, estis Sud-Afriko (12a tutmonde), Zimbabvo (13a), Kenjo (19a), Zambio (27a) kaj Niĝerio (29a). Dum en Sud-Afriko kaj Zimbabvo la nivelo estis taksita kiel „tre alta”, tiu de Kenjo, Zambio kaj Niĝerio estis priskribita kiel „alta”.
Malgraŭ ĉi tiu progreso, la rolo de la angla lingvo en Afriko plu estas kompleksa. Multaj afrikanoj ankoraŭ vidas la anglan lingvokonon kiel pasporton al sukceso. Tamen mondaj gvidantoj ofte rekonas la strategiajn avantaĝojn de uzado de oniaj gepatraj lingvoj, precipe en diplomatia kunteksto.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-05-18 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |