Ekde la sendependiĝo de Mozambiko civilaj sociaj organizaĵoj evoluis de proksimeco al la reganta partio al plia sendependeco post la enkonduko de plurpartia politiko en 1992. Multaj el ili tamen ricevas financadon de eksterlandaj agentejoj, kiuj foje diktas kondiĉojn, enkondukas burokratiajn procedurojn kaj emfazas urbajn areojn, preterlasante malproksimajn regionojn. Tio limigas la kapablon de lokaj organizaĵoj adapti siajn agadojn al la realaj bezonoj de komunumoj. La nova generacio de aktivuloj strebas konservi la voĉon de la socio kaj certigi, ke projektoj restu daŭripovaj, eĉ post kiam ekstera subteno ĉesas.
MONATO daŭrigas la konversacion kun Ernesto Nhatsumbo, docento pri ĵurnalismo ĉe la Universitato Eduardo Mondlane en Maputo (Mozambiko), pri la defioj kaj perspektivoj de la civilaj organizaĵoj en Mozambiko.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-03-06 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |