En la jaro 2007 fondiĝis konsilio de reprezentantoj de kvin ĉefaj religioj en Albanio: islama, katolika, ortodoksa, bektaŝia kaj evangelia. Ĝi kunordigas la komunajn agadojn utilajn por ĉiuj religianoj, interalie por protekti infanojn kaj familiojn. Kutime, ĉiun duan jaron, la Konsilio aranĝas tutlandan konferencon pri diversaj temoj, kie partoprenas, krom la religiuloj, ankaŭ ateistoj, sciencistoj, junuloj, fremduloj.
Lastatempe la registaro pretigis por aprobo en la albana parlamento leĝprojekton pri la difino de familio kaj genro. Simile al tio okazinta en kelkaj aliaj eŭropaj landoj, oni proponis la agnoskon de la tiel nomata „tria genro”, „gepatro” (1), „gepatroj” (2), krom la tradiciaj „patro” kaj „patrino”.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-11-28 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |