En Ĉilio la statuso de indiĝenaj lingvoj ne estas unueca. Dum izolitaj insul-lingvoj estas rigardataj kiel kultura heredaĵo ja utila kaj valora el turisma vidpunkto, la propono protekti kaj fortigi lingvojn kiel la mapuĉa kaŭzis profundajn polemikojn, kio interalie kontribuis al la malsukceso de la nova konstitucio proponita en 2022 kaj ĝis nun estigas temon de intensa politika debato.
Ĉilio agnoskas leĝe ses indiĝenajn lingvojn: temas pri t.n. idiomoj ajmara, keĉua, rapanuja, mapuĉa, jagana kaj kaŭeskara. Tamen, tri el ili (rapanuja, jagana kaj kaŭeskara) havas tre malmultajn parolantojn: la jagana kaj la kaŭeskara povas fakte esti priskribitaj kiel preskaŭ formortintaj. Ilia protektado ofte limiĝas al la insulaj komunumoj, kaj okazas io simila al la protektado de endanĝerigitaj bestospecioj, kun neniom da problemoj, protestoj aŭ konfliktoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-10-09 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |