En la ŝtata parlamenta elekto okazinta en Japanio la 20an de julio 2025, la regantaj partioj – la Liberal-Demokrata Partio kaj la Partio Komeito – perdis sian plimulton en la Ĉambro de Reprezentantoj. Fronte al la severaj vivkondiĉoj de civitanoj (stagnantaj salajroj, kreskantaj ŝarĝoj je sociaj asekuroj kaj altiĝantaj prezoj ĝenerale) preskaŭ ĉiuj opoziciaj partioj pledis por impostredukto. Sed la reganta flanko ne povis prezenti klaran ekonomian planon.
Tamen, la plej granda atento dum ĉi tiu elekto estis direktita al la progreso de nova politika forto. Precipe la partio Sanseito (partio „Faru per vi mem”) kun la frapfrazo „Japanoj unue” signife kreskigis sian sidloknombron: pli ol sepoble: de 2 ĝis 15.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Hatachi Toshiko el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-08-27 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |