La 24an de februaro 2025 fruaj parlamentaj elektoj estis okazigitaj en Germanio, post kiam la malnova registaro de socialdemokratoj, liberaldemokratoj kaj verduloj kolapsis pro internaj disputoj. Ĉu la nova registaro povos solvi la problemojn de Germanio kaj okazigi la esperatan ekonomian prosperon?
Kiam la socialdemokratoj kun sia kandidato Olaf Scholz surprize venkis en la federacia elekto de 2021, la sola realigebla koalicio (ĉar neniu volis riski malstabilan minoritatan registaron aŭ koalicion kun la ekstremdekstra Alternativo por Germanio) estis alianco inter socialdemokratoj, liberaldemokratoj kaj verduloj, la Semafora Koalicio (nomata tiel pro la partiaj koloroj). La koalicio havis malfacilan tempon jam de la komenco; ĝi heredis multajn ne-solvitajn problemojn de la Merkel-epoko kaj kun la ukraina milito kaj ĝiaj sekvoj ekestis pliaj malfacilaĵoj. La kanceliero Scholz montriĝis malforta gvidanto; disputoj ene de la koalicio estis evidentaj. Finfine disputoj pri malabunda mono kaŭzis disrompon de la koalicio; La socialdemokratoj volis elspezi pli da mono por siaj sociaj projektoj, la verduloj pli da mono por klimat-protektado kaj la liberaldemokratoj preferis malpliigi impostojn por la riĉuloj. La civitanoj sentis, ke la registaro ne plu kapablas solvi la problemojn de la lando. Finfine, opinisondado montris, ke pli ol 80 % de la intervjuitoj estas malkontentaj pri la agado de la registaro, kiu iĝis la plej nepopulara registaro ekde 1945.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-27 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |