La 11an de marto 2020 Italio eniris sian unuan trudizoladon kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) oficiale deklaris pandemion pro la nova kronviruso. Kvin jarojn poste pludaŭras la debato pri la mastrumado de la krizo. Laura Spinney, aŭtorino de libro pri la pandemia influo de 1918, notis en la brita gazeto The Guardian, ke la publika raportado ŝanĝiĝis: kritikoj nun celas ne la viruson, sed la respondon al ĝi. Tia rakonto de la pandemio, subtenata de dekstremaj popolismaj grupoj, akiris dominantan rolon, malgraŭ sciencaj pruvoj pri la efikeco de vakcinoj kaj preventaj rimedoj.
Ĉar la pandemio estis senprecedenca (en lastatempa epoko), eraroj estis neeviteblaj. Spinney agnoskas, ke „la respondo estis malperfekta”, sed ŝi emfazas, ke la ĉefa problemo ne estis en la scienco, sed en politika kaj socia malfido. Ekzemple en Usono Anthony Fauci – ĉefa konsilisto pri pandemioj – iĝis celo de minacoj, dum Robert Kennedy Jr., kontraŭvakcina aktivulo, ricevis altan publikan postenon. Simile, en Italio, Silvana De Mari (eksa kuracistino) priskribis la izoladon kiel „kaptadon de 60 milionoj da homoj”, ignorante tion, ke fruaj ekstremaj registaraj decidoj ja savis vivojn.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-01 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |