Artefarita intelekto (AI) iĝas kerna faktoro por ekonomia kresko, kun la potencialo plialtigi la italan malnetan enlandan produkton (MEP) je ĝis 38 miliardoj da eŭroj antaŭ 2035, kio reprezentus pliiĝon de 1,8 %. Novaj teknologioj povas ja pliigi efikecon kaj produktivecon, ili tamen ankaŭ starigas gravajn demandojn pri la estonteco de la labora sektoro.
Esploro de Censis-Confcooperative, itala asocio de kooperativoj, nome „Artefarita intelekto kaj homoj: Kiu servos kiun?”, avertas, ke ĉirkaŭ 6 milionoj da italaj laboristoj povus esti estontece anstataŭigitaj per aŭtomatigo, dum aliaj 9 milionoj devos adapti siajn taskojn al AI-teknologioj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-04-15 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |