En la jaro 1957 publikiĝis en Sajgono (nuna Ho-Ĉi-Min-urbo, en Vjetnamio) 275-paĝa libro en la angla kun la titolo Frater: The Simplest International Language Ever Constructed (Frater: La plej simpla internacia lingvo iam ajn konstruita), kiu priskribis novan internacian lingvon, nomitan Lingua Sistemfrater, aŭ simple Frater, kiu celis servi kiel instrumento por paco.
Kun esence greklatina radikaro (ĉirkaŭ mil radikoj) kaj analiza gramatiko tre simpla, inspirita de orient-aziaj lingvoj, kiel la ĉina, la malaja aŭ la vjetnama, Frater estas unu el la tre malmultaj internaciaj lingvoj kreitaj en Azio. Pri ĝia kreinto, la vjetnamo Phạm Xuân Thái, oni scias tre malmulte.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Antoni Martí el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-07 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |