Dum la 1960aj jaroj en la usona televida programo Ni faru negocon (angle Let's make a deal), kondukata de la karisma prezentisto Monty Hall, estis aparta ludo, kiu fariĝis vera kultura fenomeno kaj cerbumigis la publikon, estigante daŭran debaton eĉ inter sciencistoj.
La konkurantoj de la televida programo partoprenis diversajn defiojn por gajni premiojn, inkluzive de aŭtoj kaj vojaĝoj. Inter la diversaj ludoj prezentitaj, precipe unu restis en la kolektiva memoro: la ludo konata kiel „La aŭto kaj la kaproj”. Ĉi tiu simpla ludo altiris la atenton de la publiko kaj ankaŭ de multaj matematikistoj kaj statistikaj fakuloj, kiuj nomis ĝin la „Problemo de Monty Hall” kaj publikigis plurajn sciencajn artikolojn pri la temo.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Luca Coslovich el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-30 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |