Ĉiuj scias, ke Latin-Ameriko estas regiono, kiu ofte travivas grandajn kaj rapidajn ŝanĝojn. En la hispana ekzistas proverbo A río revuelto, ganancia de pescadores: „kiam la rivero ŝtormas, la fiŝkaptistoj profitas”, ĉar la fiŝoj estas konfuzitaj. Ĉu simila afero okazas en tiu ĉi mondoparto, kiun oni tre malfacile povas nomi stabila loko?
Ni scias, ke eble la voĉo de sud-amerika lando ĉe Unuiĝintaj Nacioj nek ŝanĝos la geopolitikan tutmondan situacion, nek haltigos aŭ komencos militojn, sed ĝi povas ŝanĝi multajn aliajn aferojn. Estas notinde, ke estas gravaj ne nur la rilatoj kun la unuopaj potencoj, sed ankaŭ la rivaleco inter la latin-amerikaj landoj, kiuj luktas, rekte aŭ nerekte, inter si por tio, kion ili povus atingi el grandaj potencoj. En la sud-orienta Pacifika Oceano okazas nerekta konflikto inter Peruo kaj Ĉilio, kiuj pro sia pozicio nature konkuras por la oceana komerco per siaj havenoj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-09 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |