En aŭgusto 2024, la ĉefministro de la malgranda insula kariba lando Trinidado kaj Tobago, Keith Christopher Rowley, oficiale anoncis dum la jarkunveno de la partio Popola Nacia Movado (angle People's National Movement), ke lia registaro prepariĝas por ŝanĝi la oficialan nacian blazonon. La anoncita ŝanĝo estas parto de tutmonda movado, kies celo estas forlasi la simbolojn de la kolonia epoko.
El la aktuala blazono, kiu estas kreita en 1962, kiam la lando atingis sian sendependecon disde Britio, estos forigitaj la orkoloraj bildoj de la tri ŝipoj 1 de la fama eŭropa navigisto Kristoforo Kolumbo 2. Laŭ la ĉefministro Rowley, ĉi tiuj ŝipoj aludas al la perforta kaj malŝatata eŭropa kolonia epoko. Ilin anstataŭos metala tamburo (steelpan), perkuta muzikilo, kiun oni konsideras la nacia muzikilo kaj kultura simbolo de Trinidado kaj Tobago.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-23 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |